Vizitu Forumon

Ĉina bona bofilo——Jiva Guragai el Nepalo

(GMT+08:00) 2012-09-21 09:19:44

Li rigardas la rapidan disvolviĝon de la ĉina moderneco de la komenco de la ĉina reformado ĝis nun. Li ŝatas ĉinajn pekinan operon kaj filmojn. Li havas sukcesan karieron kaj estas tre prizorgema al sia familio. Li estas ĉina bona bofilo——Jiva Guragai el Nepalo.

En la jaro 1983, Jiva Guragai venis al Ĉinio por studi en universitato, tiam li estis 19-jara.

Post diplomiĝo de la universitato, Jiva pripensis longe kaj decidis resti en Ĉinio, kie estas plenaj ŝancoj. En la jaro 1989, la internacia kompanio Halliburton, kiu liveras produktaĵon kaj servon al energia rondo, venis al Ĉinio. Jiva kaptis la ŝancon kaj havis oficon en la kompanio, kiu estas unu el la 500 plej bonaj entreprenoj de la tuta mondo. Tie, li renkontiĝis kun kolego Yang Miao. Dum la laborado, ili konatiĝis kaj amis unu la alian. Yang Miao rememoris:

"Kiam mi konatiĝis kun mia edzo, li jam frue parolis la ĉinan lingvon. Tial por mi, li ne estis tuta fremdlandano. Mi havis amrilaton kun li dum 5 jaroj. Ni laboras en sama usona kompanio kaj nia laborlingvo estas la angla. Tial antaŭ geedziĝo, ni ne sentis grandan kulturan konflikton."

"Ni venis el la aziaj landoj, multaj pensmanieroj estas similaj. Nepalo estas tradicia lando kaj ankaŭ Ĉinio. Tial ni ne havas multajn konfliktojn en penso."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto