Vizitu Forumon

La oraj jaroj de ĉina elektronika komercado

(GMT+08:00) 2012-09-28 22:13:40

Post 2009 la reta detalvendo plenumis daŭran transpaŝan disvolviĝon. En 2009 la vendsumo superis 200 miliardojn da juanoj kaj en 2011 ĉirkaŭ 800 miliardojn.

La rapida disvolviĝo de elektronika komercado dependas de la klopodo de servantoj de elektronika vendado, precipe de la Grupo Alibaba. La grupo fondiĝis en 1999 kaj nun ĝi jam fariĝis la plej granda platformo informi kaj aĉeti en la internacia komerco. Laŭ konigo de Wu Minzhi, direktorino de la departementode la grupo pri internaciaj aferoj, ĉiutage pli ol 100 milionoj da informoj interŝanĝiĝis en la grupo, kiuj transpaŝis tempon, spacon kaj lingvon kaj fondis tuttagan negocan platformon por konsumantoj kaj provizantoj.

Nun elektronika komercado jam fariĝis industrio. Tamen ĝia sana kaj akorda disvolviĝo ankaŭ bezonas la helpon kaj atenton de la registaro. Marte de la jaro 2010, ĉina ĉefministro Wen Jiabao klare proponis aktive disvolvi elektronikan komercadon. Nun ĝia disvolviĝo jam fariĝis la komunan konsenton de la ĉina registaro kaj entreprenoj. Pli kaj pli mezaj kaj malgrandaj entreprenoj, eĉ tradiciaj, rigardis elektronikan komercon kiel strategian direkton.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto