Vizitu Forumon

Bi Feiyu kaj lia romano "Masaĝo"

(GMT+08:00) 2012-10-11 08:44:23

Karaj amikoj, la jaro 2011 estis neforgesebla por verkisto Bi Feiyu el la provinco Jiangsu. Li gajnis la ĉinan literaturan premion Mao Dun. Mao Dun estas fama nuntempa verkisto kun la originala nomo Shen Yanbing. Liaj verkoj ĝuas grandan famon en Ĉinio, kaj multaj el ili estis adaptitaj al filmoj kaj televidaj dramoj. La literatura premio nomumita per lia plumnomo estas la pintklasa premio de la ĉina literatura rondo. Bi estas la unua premiito el la provinco Jiangsu.

"Masaĝo" estas romano kun 180 miloj da ideografiaĵoj kaj priskribas la mallumon kaj lumon en profunda interno de blindulaj masaĝistoj. Prototipoj de la personoj en tiu ĉi romano estas intimaj amikoj de la verkisto en la reala vivo. En la hodiaŭa programero la verkisto rakontos al vi pri sia kontakto kun la blindulaj masaĝistoj. Bi diris,

"Post diplomitiĝo el universitato, mi profesiis kiel instruisto por 5 jaroj en la Instruista Kolegio de Speciala Edukado en Nankino. Diplomiĝinte, la lernantoj plejparte estis senditaj al lernejoj por blinduloj aŭ surduloj en diversaj lokoj de la tuta lando. Kiam mi estis sporte vundita, do mi iris en masaĝejon por kuracado. La vundo ne doloris plu al mi dum sinsekvaj monatoj post kuracado. Poste ĉiutage mi vizitis la masaĝejon, tamen ne plu por kuracado, sed por babilado kaj amikiĝo kun la blinduloj. Akiri ilian fidon estas ekstreme malfacila afero por mi, kvankam ili ne rifuzis min, sed tre ĝentile kondutis."

Blinduloj kutime estas singardaj, tamen post longa tempo Bi tre bone kontaktiĝis kun ili. Malgraŭ longtempa kontaktiĝo, tamen dum tre longa periodo Bi ne konsideris verki romanon pri la vivo de tiuj blinduloj ĝis la tago, kiam iu blindulino tiris lian manon, malsupren irante el domo.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto