Vizitu Forumon

Turismaj merkatoj de Ĉinio kaj orient-eŭropaj landoj en pasintaj dek jaroj

(GMT+08:00) 2012-10-18 08:27:11


(Prago)


43-jaraĝa trejnisto de jogo Shang Li estas turisma amanto kaj en la lastaj pli ol dek jaroj ŝi vojaĝis al pli ol 20 landoj. En la lasta jaro, ŝi kaj amikoj kune vojaĝis al Ĉeĥio, Pollando kaj Hungario, al kiuj ŝi sopiris longtempe.

"Prago estas romantika loko. Ĝuste ĉi tie okazis la rakonto en la verkaĵo de Milan Kundera "The Unbearable Lightness of Being". Ankaŭ verkisto Franz Kafka estis pragano."

Ĉinoj kutime titolas Pollandon, Ĉeĥion kaj Hungarion orienteŭropaj landoj. En la pasinteco, ĉinoj konis la landojn el verkaĵoj kaj filmoj, en la lastaj jaroj sekve de varmiĝo de turismo en ĉi tiuj landoj, ĉinoj havas pli multan konon al la landoj.

Laŭ Shang Li, naturaj vidindaĵoj de la tri landoj ne havas tre grandan malsamon ol tiuj de aliaj eŭropaj landoj, sed la kulturaj karakterizaĵoj estas apartaj. Ŝi diris:

"Ĉeĥio estas antikva, precipe pri ĝiaj konstruaĵoj. Diversaj ĉeĥaj koncertaj haloj profunde impresis min. Oni eniris en la koncertojn en 6-a horo vespere, ŝajne ĉie okazis koncerto. La urbo Varsovio estas nova, la medio bona, pro rekonstruado post la Dua Monda Milito. En ĝi bazaroj estas grandaj, same kiel en Pekino. En Hungario, tramo veturas ĝuste apud stardrinkejoj, la aspekto estas tre bela en subiranta suno."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto