Vizitu Forumon

Hou Zhiping kaj Lia Fotilo

(GMT+08:00) 2012-10-16 17:33:59

Foliumante malnovajn fotojn, unu post alia, 75-jara Hou Zhiping, kies pensfluo estas ŝajne malfermita de tiuj ĉi bildoj sigelitaj, senpercepte kvazaŭ irus en tempan tunelon – la jaroj, je la momento de fotado, fariĝas bildoj en la memoro. Por multaj homoj, fotilo estas nur aparato por registri bildon, sed por Hou Zhiping, kvazaŭ estus liaj okuloj, en kiuj troviĝas ne racionala penso pri fotografarto, sed nur entuziasmo pri la vivo. La jaroj foriris, tamen restis la rakonto pri Hou Zhiping kaj lia objektivo.

Homo, kiu pasigis 50 jarojn, ofte rememoras la pasintajn tagojn. Hou Zhiping, la eksa direktoro de la gazeto El Popola Ĉinio kaj de la Ĉina Esperanta Eldonejo, diras, ke post la aĝo de 50 jaroj, li ofte sonĝas la antikvan urbeton. Iufoje li iras kaj iras sur la strato pavimita per ŝtonaj platoj, sed li neniel povas trovi la vojon al la lernejo – tial li vekiĝas de plorado.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto