Vizitu Forumon

Teksbrokaĵo de Li-nacieco—vivanta fosilio en ĉina teksa historio

(GMT+08:00) 2012-11-01 10:55:33


(Avino Fu Yalan )

La ĉina sudparta provinco Hainan estas fama pro belaj pejzaĵoj de tropika insulo, samtempe koloraj naciaj kulturoj estas nemankigeblaj partoj de la hainan-a turismo. Tie loĝas pli ol 20 nacioj, kiel la hanoj, lioj, mjaŭoj kaj hujoj, interalie la kulturo de la lioj estas aparta. Li-nacieco estas indiĝeno de Hainan, de generacio al generacio ili loĝas inter la tropikaj arbaroj meze kaj sudokcidente de Hainan kaj nun ankoraŭ konservas riĉajn kaj primitivajn kutimojn kaj morojn. Antaŭ nelonge, raportistoj de ĈRI venis al li-nacieca vilaĝo por ekkoni la teksbrokaĵon de Li-nacieco.

Kiam la raportistoj eniris en la vilaĝon, lokanoj kantis por bonvenigi ilin.

La teksbrokaĵo de Li-nacieco havas pli ol 3 mil jarojn. Plifrue la lioj posedis teksajn teknikojn, kaj la teksbrokaĵo estas plej frua teksaĵo de Ĉinio, tial ĝi estas nomata "vivanta fosilio" de la ĉina teksumo.

En la vilaĝo, regas agrabla odoro de floroj, sonas birdoj, kaj staras pajlobudoj ŝipoformaj inter kokospalmoj. Avino Fu Yalan aĝas 80 jarojn, sed kiam ŝi brokas, ŝiaj movoj ankoraŭ estas lertaj kiel junuloj. La avino sciigis al raportistoj, ke de sia infaneco ŝi faras brokadon.

"Mi ne memoris de kiam mi komencis brokadon, eble de mia aĝo de 10 jaroj. Tiam grandaĝulinoj faris brokadon, ni imitis ilin. Tiel ni ekhavis la teknikon."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto