Vizitu Forumon

Malbona ekonomia situacio de Sud-Afriko influas ĉinajn komercistojn

(GMT+08:00) 2012-10-24 15:59:46

Wang Xianbiao kaj lia edzino efektive sentas la malvarmon de sud-afrika ekonomio.

Antaŭ du jaroj, la Monda Pokalo okazis en Sud-Afriko, tio forte stimulis ĝian ekonomian disvolviĝon, preskaŭ ĉiuj industrioj estis profititaj. Sed de la fino de lasta jaro, pro la influo de eŭropa ŝulda krizo, la kreska rapido de mondaj ĉefaj ekonomiaj malrapidiĝas, ankaŭ sud-afrika ekonomio estas influita.

Si Hai, kiu faris sian meman komercon en Sud-Afriko 20 jarojn ankaŭ havas saman senton pri la ekonomia situacio.

"Mi sentas, ke ĝenerale Sud-Afriko malrapidigas sian ekonomian kreskon. Mi faras ĉenbutikojn, sed ni gajnis pli malmultajn abonojn, kaj la perspektivo estas malbona. Ni ĉefe faras meblojn, oktobro kaj novembro estas kutime la plej okupitaj monatoj, sed ĉijare ne."

Ni Hai estas ĝenerala direktoro de Ŝanhaja Mebla Import-eksporta Kompanio de en Sud-Afriko, lia kompanio ĉefe provizas per mebloj la sud-afrikajn ĉenbutikojn. Li ankaŭ estas prezidanto de ŝanhaja asocio de industriisto kaj komercisto en Suda Afriko kaj fama gvidanto de elmigrintaj ĉinoj en Sud-Afriko. Li diris, ke ĉar ĉijara komerca situacio estas malbona, la kunvenoj de elmigrintaj ĉinoj pli kaj pli malmultiĝas.

Nun, sud-afrika ekonomio alfrontas seriozajn problemojn, unuflanke estas malforto de sud-afrika ekonomia kresko, aliflanke estas la rapide altiĝanta prezaro.

Wang Xianbiao havas fortan sentemon al la preza altiĝo. La prezaltiĝo forte influas lian komercon, li diris al nia ĵurnalisto,

"La prezoj de ĉiuj bezonaĵoj altiĝas tro rapide, ekzemple, bovaĵo, kokaĵo, legomo, blanka sukero, oleo. Krome, la akva kaj elektra elspezo ankaŭ altiĝas multe."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto