Vizitu Forumon

Rakonto pri Ye Qing, aŭstralia ĉindevena entreprenisto

(GMT+08:00) 2012-10-25 16:45:30

Nov-zelanda ĉefministro(unua maldekstre) ĉeestis al malfermo de nova fabriko de grupo Aunew

La aŭstralia loĝantaro estas pli ol 20 milionoj, kaj ĝia interna merkato estas limigita, tial eksportado fariĝas grava por entreprenoj. Aliflanke, ĉiujare venas nombro da novaj enmigrintoj. En tio Ye Qing trovis la ŝancon.

Multaj novaj enmigrintoj venis el Japanio kaj Sudkoreio. Ili posedis komercajn resursojn en Japanio kaj Sudkoreio, sed en Aŭstralio ili devas komenci siajn aferojn de nulo. Pro tio, Ye Qing elmetis la ideon: "Se vi posedas merkatajn resursojn, bonvolu doni ĉion alian al ni". Rapide ĉi tiu modelo sukcesis. Produktoj de la grupo Aunew eniris en merkatojn de multaj aziaj landoj.

Ye Qing diris, ke en la modelo trovo de taŭgaj personoj estas ege grava. Li diris:

"Nia grupo okupiĝas pri fabrikado de farmaciaj produktoj, kaj al ĝi necesas fakuloj. Ĝuste en Aŭstralio troviĝas multaj teknikistoj enmigrintaj. Ili venis el diversaj landoj kaj estas talentuloj. Antaŭe sen la platformo ili nur povis labori en kafejoj, restoracioj kaj hoteloj kiam ili venis en Aŭstralio. Nun pro la platformo ili povas bone ludi siajn rolojn, kaj ni povas posedi bonan teamon. Niaj laborantoj venis el pli ol 20 landoj."

Post preskaŭ 20-jara evoluado, la kresko de la grupo Aunew estas plej rapida kompare kun samfakaj entreprenoj en Aŭstralio kaj Nov-Zelando. La grupo nun posedas proksimume 400 laborantojn, kaj ĝiaj produktoj kovris ĉiujn butikojn en Aŭstralio kaj Nov-Zelando. Ye Qing diris, ke lastajn jarojn la grupo pliigis investon, novigis instalaĵojn, pligrandigi produkt-kapablojn por kontentigi la pliiĝantan merkatan postulon.

Plejpartaj enmigrintoj el Ĉinio, kiuj venis al Aŭstralio en la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, havis nek gloran familian fonon, nek abundajn kapitalojn, komence ili estis studentoj, poste per klopoda lernado kaj diligenta entreprenado, fariĝis elstaraj entreprenistoj, scienculoj kaj fakuloj. Ye Qing ĝuste estas ilia reprezetanto.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto