Vizitu Forumon

Protektantoj de "altebenaĵa reno"

(GMT+08:00) 2012-10-29 14:44:25

Brila surfaco, birdoj libere flugantaj, poefagoj promenantaj, ĉevaloj rapide kurantaj kaj amaso da ŝipoj, kiuj formas belan bildon. Tamen de la 50-aj jaroj de la lasta jarcento senĉese malgrandiĝis la areo de la lago pro sekeco, troa paŝtado kaj damaĝo al plantaĵoj. Ĝi 3-foje sekiĝis respektive en la jaroj 1995, 1997 kaj 2000. En 1998 estis sankciita la fondiĝo de la ŝtata naturparko de la lago. Ekde 2000 la registaro investis gigantan sumon por revigligi la matĉejon de la lago. La loka registaro ankaŭ prenis serion da rimedoj pri plantado de herboj kaj racia paŝtado.

En 2003 fondiĝis Gahai-Zecha Natur-Parko en Gannan-subprovinco de Gansu-provinco. Tial Tian Ruichun venis ĉi tien kaj laboris kiel estro de la parko. Ĝis nun li jam laboris tie 10 jarojn. Lia tasko estas respondeci pri protektado kaj monitorado de la ekologia medio. Parolante pri la protektado de matĉejo li diris,

"De la lastaj jaroj la matĉejo estas bone protektata pro la scienca administrado de herbejo kaj la forta subteno de la registaro."

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto