Vizitu Forumon

Hainan: "Internacia Turisma Insulo" evoluas en granda rapideco

(GMT+08:00) 2012-10-29 16:13:54

La insulo Hainan sin trovas en la plej suda parto de la ĉina ĉeftero. Ĝi estas la plej granda speciala ekonomia zono de Ĉinio, kaj tiel ĝi ĝuas la reputacion de "Orienta Havajo". Ja estas naturdotita geografia pozicio, pitoreskaj vidindaĵoj kaj diversformaj kulturoj, kiuj ĉiam ravas la turistojn.

Lastajn jarojn, por sufiĉe utiligi resursan avantaĝon, la insulo plenenergie sin evoluigis por esti "Internacia Turisma Insulo". Responde al tio, Sun Ying, respondeculo pri loka turisma disvolvo, diris:

"Aprobite de la ĉina Ŝtata Konsilantaro decembre en 2009, la disvolva strategio de 'Internacia Turisma Insulo' fariĝis la nacia strategio. En la pasintaj pli ol 2 jaroj, la registaro ellaboris serion da politikoj, kiuj ege favoras al disvolvo de Hainan. La sinsekve publikigitaj politikoj sigelis la konstruatan 'Internacian Turisman Insulon' per 'speciala turisma zono', kaj ĝuste pro la politikoj, la insulo marŝas al la mondo kaj pli alta normo."

( Apud la maro je krepusko --- animsente trafita perjzaĝo de la insulo )

Serio da politikoj de la centra registaro multe helpis disvolvon de la insulo, inter ili la plej profitodona estas senigi imposton de komercaĵoj. Nun en Haikou kaj Sanya jam establiĝis senimpostaj vendejoj, kiuj altiras grandnombrajn konsumantojn. En la vendejo de urbo Sanya, kiu estas granda je pli ol 7 mil kvadrataj metroj, troveblas pli ol 20 mil specoj da komercaĵoj, inter ili estas parfumo, juvelo, brakhorloĝo, ledprodukto, ktp. Estas ankaŭ preskaŭ cent markoj de luksaĵoj tie, kaj la prezo estas je 15% ĝis 35% malpli ol tiu en la ĉeftero. Guan Wu, vic-prezidanto de la senimposta vendejo, diris:

"La senimposta vendejo estas grava parto por kompletigi turisman ekonomion de la insulo Hainan. Pasintece Hainan famiĝis pro sunbrilo, maro kaj plaĝo, nun por la insulo estas nova simbolo --- la senimposta aĉetado. Antaŭ establo de senimposta vendejo la pokapa enspezo pro aĉetado en Hainan apenaŭ superis cent juanojn. Sed post malfermiĝo de la vendejo, en 2011 la enspezo duobliĝis."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto