|
|
||
"Mi ne havas dimanĉon. Neniun tagon el 365 tagoj mi ne laboras. Kvankam mi estas okupita, tamen mi vere ĝojas, ĉar la popolanoj ŝatas min, estimas min."
Deprenante la stetoskopon de la brusto de paciento, Niu Fengying tiel diris. El la paca tono fluis plezuro kaj fiero. Kiel unusola kuracisto de la vilaĝo Xijitan en la gubernio Guide de la provinco Qinghai, dum la 23 jaroj, ŝi oferis sian junecon kaj fervoron al tieaj honestaj terkulturistoj kaj paŝtistoj.
La kuracejo de la vilaĝo Xijitan nerimarkite situas ĉe ŝoseo kvin kilometrojn fora de la gubernio Guide. Unu malgranda apoteko, unu skribotablo, kvin litoj por pacientoj, unu karboforno, unu arkivoŝranko, ĉi tiuj estas la tuto de la kuracejo.
Ĉi-jare Niu Fengying aĝas 45 jarojn. En 1989 ŝi finis sian studadon en prisana lernejo en la provinco Hainan kaj estis sendita al la kuracejo de la vilaĝo Xijitan. Tie mankis kuracistoj, kaj de tiam Niu Fengying prenis sur sin la respondecon pri la sano, preventado kaj kuracado en la tuta vilaĝo, kie troviĝas 1 200 loĝantoj.
En la 23 jaroj vilaĝanoj junaj kaj maljunaj estis oftaj gastoj de la kuracejo: malsanuloj venas por kuracado; sanuloj venas por babilado, kelkafoje kun legomo aŭ frukto, kiujn ili rikoltis de sia tero. Pri loĝantoj de la vilaĝo Xijitan Niu Fengying tiel diris, ke ĉi tie ne ekzistas rilatoj inter kuracisto kaj malsanulo; ni ĉiuj estas amikoj kaj eĉ parencoj, tre bone konataj, unu de alia.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |