Vizitu Forumon

Kunlabora medicin-servo favoras tibetanojn en Qinghai

(GMT+08:00) 2012-11-01 17:03:23

Ekde 2010 la novtipa medicina kunlabora servo fundamente kovras la tutan kamparan loĝantaron de Ĉinio. La novtipa kampara kunlabora medicin-sistemo estas la baza sistemo de medicina sekureco por ĉinaj kamparanoj. Individuoj kaj la registaro kune liveras kapitalojn por starigi medicinan fondaĵon, kaj aliĝintoj de la sistemo rajtas peti de la fondaĵo partan repagon de siaj medicinaj elspezoj. De la 1a de novembro de tiu jaro en la tibetaj aŭtonomaj reginoj Huangnan kaj Hainan de la provinco Qinghai komenciĝis la modelo de medicina servo. Tio estas, ke la pacientoj povas ricevi servon sen antaŭpago.

La 45-jara tibetano Dorje Rinchen loĝas en la gubenio Tongren de la aŭtonoma regiono Huangnan. Kiam li laboris hejme, lia mezfingro estis rompita de ŝtono. Post la vundiĝo li iris al la proksima vilaĝa hospitalo por kuracado. Tiufoje li elspezis nur ĉirkaŭ 30 juanojn por la kuracado danke al la karto por sanservo, sur kiu estas nomoj de liaj familianoj. Li diris, ke pro la karto multe reduktiĝis la elspezo por sanservo de liaj familianoj. La estro de la vilaĝa hospitalo Wang Huisheng diris,

"La karto por sanservo de Dorje estas konto de la familio. Dorje Rinchen estas mastro de la familio, se iu ajn membro de la familio vizitas kuraciston, li devas kunporti la karton. En la karto ekzistas la repaga registro de la tuta familio."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto