Vizitu Forumon

Intervjuo al Dorj Shurkhuu

(GMT+08:00) 2012-11-06 15:22:44

Antaŭ la 18a Tutlanda Kongreso de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), raportisto de programa farejo de Ĉina Radio Internacia en Mongolio intervjuis Dorj Shurkhuu, ĝeneralan sekretarion de internacia instituto de la Mongola Scienca Akademio.

Raportisto: En la lastaj tagoj en Ulan-Batoro okazis aktivado Ĉina Kultura Tago. En ĉijara aprilo en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio, okazis aktivado Mongola Kultura Monato. En la pasintaj jaroj, dulandaj interŝanĝaj aktivadoj plimultiĝis, do kiajn opiniojn vi havas pri tio?

Dorj Shurkhuu: Kultura interŝanĝo estas grava rimedo por proksimigi dulandajn popolajn sentojn, speciale ĝi estas la baza rimedo por la dulanda popola respektiva konigo. La bonaj interkonigoj povas proksimigi dulandajn popolajn rilatojn. Do la Ĉina Kultura Tago donis al ni gravan ŝancon por profunde koni ĉinan kulturon. En la lastaj jaroj, du-landaj rilatoj disvolviĝis stabile. En sia artikolo, fama mongola aktoro Tsogzolmaa donis altan laŭdon al la kulturaj interŝanĝoj de la du flankoj.

Raportisto: Kiajn opiniojn la mongolaj junuloj havas?

Dorj Shurkhuu: Ĉiuj landoj havas brilajn kulturajn heredaĵojn, krom la daŭrigo kaj studado de naciaj kulturoj, ĉiuj landoj ankaŭ devas lerni alilandajn spertojn. Ĉar kulturo estas kvintesenco de inteligenteco, ĝi kolektas kapablon kaj inteligentecon de ĉiuj saĝuloj, do homoj povas interkonigi unu la alian facile.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto