Vizitu Forumon

Junaj deligitoj por la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ

(GMT+08:00) 2012-11-08 09:27:07

Xing Lei (maldekstre la dua)

La ĉinaj junuloj naskitaj en la 1980aj jaroj estas generacio post la reformado kaj malfermo, kulturiĝas sekve de la ekonomia kreskado kaj socia transformiĝo. Ili havas pli dolĉajn komencojn kompare kun siaj gepatroj, sed spertas ankaŭ grandan superpremon, kion neniam renkontis la antaŭuloj. Antaŭ 5 jaroj la junaj deligitoj unuafoje aperis en la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. Nun pli multaj junuloj estis enlistigitaj al deligitoj por la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ kaj fariĝis membroj de la plej alta organo de la reganta KPĈ.

Junie de la jaro 2012, Xing Lei, junulo naskita en la jaro 1986, estis elektita kiel deligito por la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. Nun li partoprenas en la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ kaj kun pli ol 2200 aliaj deligitoj diskutas kaj decidas serion da gravaj probelmoj por la venonta disvolviĝo de Ĉinio kaj KPĈ. De komenco de sia profesia kariero ĝis partopreno en la Tutlanda Kongreso de KPĈ, li nur elspezis 4 ĝis 5 jarojn.

Post diplomiĝo Xing partoprenis en elekta ekzameno por vilaĝa administranto kaj fariĝis la administranto de la vilaĝo Sanwan en la gubernio Yongxin de la provinco Jiangxi. En la fora kaj malriĉa vilaĝo, li lernis pli multajn sciojn ol en universitato.

"Kiam mi ĵus alvenis la vilaĝon, la antaŭa sekretario alportis min al kamparo kaj poste mi ĉiam lernis de li. De lia propra sperto, mi sentis, ke niaj koroj devas ĉiam esti plenaj de niaj ordinaraj popolanoj."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto