Vizitu Forumon

Mikroblogo influas la registaron sane funkciigi la publikan povon

(GMT+08:00) 2012-11-13 09:23:49


(Deng Fei)


Twitter en multaj landoj fariĝas nemankigebla elemento en ĉiutaga vivo inter multaj homoj. Mesaĝado fariĝas la ilo, kiu mezuras la homan humoron. Dum la ĉineska "Twitter"--- mikroblogo floras lastajn jarojn kaj rapide multiĝas la mikroblogantoj. Ĉinaj popolanoj pere de mikroblogo aktivas en filantropia agado kaj publika utiligo, partoprenas en la politiko kaj superrigardo de publika opinio. La aktualeca mikroblogado jam estas nova forto antaŭenpuŝi la kreskon de la ĉina socio. Ankaŭ la ĉina registaro progresas kun la tempo kaj funkciigas la publikan povon sur la suna vojo.

"Vilaĝaj infanoj vizaĝe flaviĝas pro malsato. Iuj el ili dormas en klasĉambro tagmeze kaj iuj trinkas malvarman akvon por rezisti la malsaton. Mi estas ankaŭ patro, doloras al mi en la koro je tio. Mi decidis ŝanĝi la cirkonstancon."

Ĵurnalisto Deng Fei estas iniciatinto de filantropia programo Senpaga tagmanĝo. En 2011, li hazarde informiĝis pri tio, ke nutromankas al infanoj en malriĉa montara loko Bijie de Guizhou-provinco. Li do kune kun centoj da ĵurnalistoj lanĉis la programon Senpaga tagmanĝo. Li alvokis en sia mikroblogo mondonacon kaj ricevis pozitivan reeĥon de diversaj rondoj. Kolektiĝis 46 mil juanoj ene de 24 horoj.

Samjare la unua programero el la Senpaga tagmanĝo ekplenumiĝis en mezlernejo en Qianxi-gubernio de Guizhou. 169 lernejanoj ekĝuis po ovon, bolvon da rizaĵo kaj legoman supon tagmeze. Kvankam estas malforta la povo, tamen li sentas konsolon, Deng Fei diris.

"Mi ofte vizitas la lernejon, malgraŭ la longa kaj laciga vojaĝo, estas konsolinde vidi la rideton de infanoj kun pakaĵo da nutraĵoj en manoj."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto