Vizitu Forumon

Alilanda komerceja mastro en pekina strateto

(GMT+08:00) 2012-11-21 16:03:04

Karaj amikoj, nun la ekonomio kaj sinteza nacia forto de Ĉinio rapide disvolviĝas, pli kaj pli multaj fremdlandanoj venis en Ĉinion, kvankam ili havas diferencajn ŝtatanecojn, diferencajn haŭtkolorojn, diferencajn lingvojn, tamen ili havas saman Ĉinan Sonĝon, ili volas krei siajn propraj karierojn en Ĉinio kaj senti ĉinan specialan ĉarmon. En hodiaŭa programero, mi rakontos pri la fremdlandano, kiu vivas kaj laboras en Ĉinio.

Jiang Senhai venas el Britio, en Pekino li jam fariĝas fama homo pro sia propra marko--- Bandaĝo8. Li donis sian amon al vivo en siajn specialajn T-ĉemizojn. Li faras ĉin-stilajn desegnojn per siaj fremdlandanaj okuloj kaj nun lia komerco fariĝas pli kaj pli prospera. Karaj amikoj, bonvole aŭskultu detalajn enhavojn.

Matene, pekina gusto regas en la strateto Nan Luogu, nia ĵurnalisto fru-matene venis en la komercejon de Jiang Senhai. La 3-juana metroa bileto, restoracia plado, kaj kiel plu, kiuj tute estas niaj bone konataj aferoj, en la okuloj de Jiang Senhai estas specialaj kulturaj signoj de Pekino. Li ofte stampas perfektajn pekinajn frazojn sur siajn T-ĉemizojn.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto