Vizitu Forumon

"Penige sed kontentige" --- ĉinaj min-inĝenieroj en Argentino

(GMT+08:00) 2012-11-26 11:17:49

Aŭguste en la suda hemisfero, en Buenos-Ajreso jam longe smeraldiĝis la salikarboj kaj varmiĝis la vetero, dume en la montaro kaj la altebenaĵo nordoriente de Argentino videblas rimarkinde diferenca bildo: frosta ventego ankoraŭ vangofrapas la lokanojn, kaj la temperaturo restas eĉ dek kelkaj gradoj sub nulo. Ĝuste en tiaj cirkonstancoj, inĝenieroj de la ĉina min-kompanio Jinshan faras inspekton kaj esploradon en la libera aero.

S-ro Wan Yusheng estas ĉef-inĝeniero de la kompanio Jinshan. Post kiam li iris al Argentino en 2009, ĝis nun li jam trairis preskaŭ ĉiujn altebenaĵojn kaj dezertojn de la lando. Dum laborado la abomeninda laborkondiĉo ĉiam al li direktas lancopinton.

"Estas penige labori en plena aero. Okcidento kaj nordokcidento de Argentino estas altebenaĵoj, kaj la altitudo estas averaĝe pli ol 3 500 metroj. Oni povas imagi, ke la unua defio estas manko de oksigeno. Laŭ oksigena mezurilo la oksigen-enteno de iuj kolegoj malaltiĝis ĝis eĉ 60%. Tio estas danĝera, ĉar longtempa oksigen-manko malrapidigas penson kaj rezultigas eĉ malfruiĝintecon. Krome, en altebenaĵo kaj vintre kaj somere multe varias la temperaturo tagnokte. Tagmeze oni povas suprenfaldi manikojn, sed vespere la lanuga jako devas esti portata."

( En la altebenaĵo de Argentino, ju pli la vetero varias, des pli la vestoj ŝanĝiĝemas. )

En Argentino la ĉina min-kompanio ĉefe okupiĝas pri esplorado, sondado kaj ekspluatado de metaloj. De privata al ŝtato-konfidata, la kompanio donis bonan ekzemplon por riĉfonta kunlaboro inter Ĉinio kaj aliaj landoj.

"Ni specialigas nin pri metaloj. Inter ili estas noblaj metaloj, neferozaj metaloj, rartero kaj raraj elementoj. Komence nia kompanio estas private investita, kaj poste ni ekhavis iujn dulandajn kunlaborajn projektojn. En la ŝtatnivelo la plej grava projekto nomiĝas 'Takso kaj Enketo pri Potencialo de Bronz-Mino en Nordokcidento de Argentino', kaj nun pri tiu ni okupiĝas. Krome, ni kunlaboras ankaŭ kun iuj privataj minejaj posedantoj en Argentino."

Ĝuste pro diligenteco kaj klopodado de Wan Yusheng kaj liaj kunlaborantoj, la kompanio Jinshan povas evolui en tiel granda rapideco. Volviĝante sur la montvojoj, ili eklaboras ĉiumatene. Distancas je almenaŭ 60 kilometroj de loĝejo al laborejo, Wan Yusheng penige balanciĝas inter la du lokoj tagon post tago, kaj la vojaĝo certe estas neimagebla por tiuj, kiuj neniam ĝin travivis.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto