Vizitu Forumon

Ĉinoj pli ŝatas sporton

(GMT+08:00) 2012-11-29 16:27:57

De la lastaj 15 jaroj, la ĉinaj loĝantoj el urboj kaj urbetoj vaste faras sportojn, organizoj de sportoj pli kaj pli grandiĝas, kondiĉoj de sportoj pli kaj pli boniĝas, homoj, kiuj partoprenas en sportoj, pli kaj pli multiĝas kaj la konstitucio de homoj pli kaj pli fortiĝas. En aliaj vortoj, ĉinoj pli ŝatas sporton.

"Mi ludas tenison tri fojojn en ĉiu semajno, kaj ĉiu-foje 2 horojn. Mi havas membrokarton en tenisejo proksima al mia loĝejo. Mi abonis tenisejon en ĉiu lundo, merkredo kaj vendredo de la 9-a horo ĝis la 11-a horo. Se vi ne abonas, vi ne havas neokupatan spacon. Preskaǔ ĉiutage mi dancas en parko ĉe mia hejmo. Tie estas multaj homoj, mi faras sportadon, ankaǔ renkontiĝas kun amikoj, kaj mi dormas bone. Mi ŝatas ludi piedpilkon kaj rigardi matĉon de piedpilko."

Por antaǔenpuŝi disvolvon de la ĉina sporto en nova tempo post la reformado kaj malfermo kaj por altigi konstitucion de la korpo, en junio de la jaro 1995, la ŝtata konsilantaro oficiale publikigis kaj plenumis Programon pri Korpofortigado de la Popolo. Koncerna enketo montras, ke en la jaro 2004 la nombro de homoj 7 ĝis 70-jaraj, kiuj ofte partoprenis en sportoj, altiĝis je 5,7% kompare kun tiu en la jaro 1997 kaj en la jaro 2007 en la tuta lando jam estis 28,2% homoj, kiuj ofte partoprenis en sportoj. Al pli kaj pli multaj ĉinoj, partopreni en sportoj estas parto de la vivo.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto