|
|
||
La stacieto estis malgranda kaj sufokaera. Sur la muroj enuis landkonigaj afiŝoj. La horloĝo malfunkciis. Ĝin strekis kruce gluitaj gazetstrioj. Sur la rando de apertita fenestro dormetis kato de fervojisto. Malantaŭ la kasa giĉeto homo suferis pro varmego. Li rekonsciiĝis nur je la voĉo de pasaĝero.
"Kien?"
"Egale."
"Per la klaso?"
"Egale."
"Do eble Gzdzin?" demandis la kasisto. Li rigardis ne la pasaĝeron, sed fiksitan per kapnajleto horaron pri trajnoj trakurantaj lian stacieton.
"Povas esti Gzdzin,"konsentis la kliento.
"Principe PKP* devus koni la celstacion de siaj klientoj,"grumbletis la fervojisto kaj reiris al la tableto, sur kiu kuŝis biletkajeroj. La kasisto estis malalta sekiĝinta olduleto. Li havis vulpecan vizaĝon de miopulo.
"Do Gzdzin?"
"Gzdzin."
"Tie estas nun malsvarme. Vi iras, sinjoro, ekzemple per vojo Z. Arbaro, vojetoj, vi plezure laciĝas per tiu arbaro. Vi povas kuŝigi ĉe la vojo, kuŝi kaj pensi nenion.
"Bone,"diris la pasaĝero, "mi ne volas pensi."
La kasisto komencis plenigi blanketon.
"Kombinata. Estos kombinata. Al Konopiski ekspreso kaj poste normala."
"Ne,"oponis la pasaĝero. "Ne povas esti kupeŝanĝo. Mi pensados pri tiu damna kupesŝanĝo kaj mi ja diris, ke mi ne volas pensi. Pri nenio."
"Aha,"konsentis la kasisto.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |