Vizitu Forumon

Novaj gustoj el malnovaj markoj de Wuxi

(GMT+08:00) 2012-12-06 16:43:32


Antaŭnelonge en Ĉinio varme elsendiĝis televida serio titolita Surlanga Ĉinio. Ĝi estas dokumenta filmo koniganta la ĉinajn indiĝenajn manĝaĵojn. Inter la serieroj ĝueblas la brunigitaj ripoj, blankaj salikokoj de Taihu-lago, kraboj kaj aliaj konataj manĝaĵoj de Wuxi, urbo en suda Ĉinio. La seria dokumento ne nur incitis la gustsenton de gastronomoj sed ankaŭ kuraĝigas la junan generacion viglan en la kulinaro markita je pli ol cent jaroj. Hodiaŭ ni kune ĝuu la novajn gustojn el la centjaraj markoj de Wuxi.

En Ĉinio estas diraĵo pri kvin gustoj, nome acida, dolĉa, amara, spica kaj sala. En la 6-a seriero de la dokumento Surlanga Ĉinio, la gusto dolĉa elstaras kiel unu el la gustigaĵoj inter la kvin, dum la urbo Wuxi fariĝas la reprezentanto de la dolĉa gusto kaj la brunigitaj ripoj de Sanfegnqiao (restoracio fama pri kuiritaj viandaĵoj) estis filmita kiel unu el la malnovaj markoj de Wuxi.

La brunigitaj ripoj de Sanfengqiao ekaperis antaŭ 140 jaroj, kaj jam estis unu el la tri apartaĵoj de Wuxi ĉirkaŭ la jaro 1875. Tiam oni prenis la pork-supraĵojn ekzemple ripojn kaj dorsaĵoj kiel krudajn materialojn kaj aldonis spicaĵojn al ili por kuirado. Post fojrefoja plibonigado de la gusto la viandaĵo ekfamiĝis kun la marko Sanfengqiao.

Nun diverslokaj manĝaJoj estas enkondukitaj en Wuxi, oni estas pli kaj pli postulemaj pro sia gustosento. Sekve la brunigitaj ripoj de Sanfengqiao saĵnas ne tiom alloga pro la monologa gusto. Sanfengqiao troviĝas en malfacilo. Miao Jun, direktoro de Sanfengqiao kuraĝe transformis la entreprenadon kaj en julio de 2011 aperigis manĝfoiron de Sanfengqiao, kiu principe "serĉas novajn gustojn sen perdo de malnovaj gustoj". Miao Jun diris:

"Nia slogano estas Wuxi-gusta Sanfengqiao. Ni deziras kontribui densan Wuxi-guston kaj densan guston de hejmo, kion karakterizas la desertoj kiaj Yulan-kuko(fritita glurizaĵbulo farĉita de viandaĵoj), ovo-kuko, acidakra supo kaj aliaj. Ni deziras eltrovi stilon ŝatatan de junuloj kaj akceptatan de la socio."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto