Vizitu Forumon

Konfucea Instituto – Heroldo de la Ĉina Kulturo

(GMT+08:00) 2012-12-07 14:23:29

En Portugalio estas Instituto Camões simila al Konfucea Instituto. Ĝi sin dediĉas al la disvastigo de la portugalaj lingvo kaj kulturo. Manuel Lopes, profesoro de la fakultato pri internaciaj rilatoj sub Universitato Lusiada de Portugalio, opinias, ke al Portugalio kaj Ĉinio restas multaj farendaj laboroj por disvastigi respektivajn kulturojn. 

"La ĉina registaro kaj la portugala registaro disvastigas siajn proprajn kulturojn respektive per la Konfucea Instituto kaj la Instituto Camões. En tiu kampo la du landoj devas intensigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn kaj enmeti pli da rimedoj, kaj starigo de la strategia partnereco inter la du landoj kreis tre bonajn kondiĉojn por ĉi-rilataj kunlaboroj."

La unua Konfucea Instituto fondiĝis novembre de 2004 en Seulo, Sud-Koreio. Nun en 108 regionoj kaj landoj estas 387 Konfuceaj Institutoj kaj 509 elementlernejaj kaj mezlernejaj konfuceaj klasĉambroj kun 500 mil registritaj lernantoj. Ili sin dediĉas al la disvastigo de la ĉina kulturo.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto