Vizitu Forumon

Landlima trupo en norda Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-12-10 14:17:05

En Mohe-gubernio de Heilongjiang-provinco estas vilaĝo, kiu situas ĉe la plej norda parto de Ĉinio. Tial oni nomas ĝin Arkta Vilaĝo. Tie iu landlima trupo ĉiam gardas la lokon. Por protekti nian landon tiuj soldatoj dediĉas sian junecon en la malvarmega loko. En hodiaŭa programero, ni eniru en la vivon de tiuj landlimaj soldatoj.

En septembro, nia raportisto vizitis la Arktan Vilaĝon. Kvamkam la suno brilis, tamen la temperaturo estis malalta. Laŭ konigo de la landlimaj soldatoj, ekde septembro malvarmiĝis la vetero de la Arkta Vilaĝo. La vintro tie estas ege malvarma. La temperaturo iam atingis 58℃ sub la nulo. Kvankam tieaj soldatoj sin vestas per multaj vestaĵoj kaj botoj, tamen ili ankoraŭ sentas malvarmon ekster la domo.

1 2 3 4 5 6
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto