Vizitu Forumon

Memgvida vojaĝo-movforto al la turismo de Hongkongo

(GMT+08:00) 2012-12-12 18:21:48

En 2011 la nombro de turistoj el la ĉina landinterno okupis preskaŭ 70% de tiu de tutaj vojaĝantoj al Hongkongo, kaj ili fariĝis unu el plej gravaj kontribuantoj al koncernaj aferoj de Hongkongo rilate al vizito, hotelo kaj podetala komerco. Kia estus la nuna stato de la turismo, se ne troviĝus la memgvida vojaĝo al Hongkongo kaj Makao, kiu estis malfermata en 2003? Kaj kiel tia formo, unu el politikoj favoraj al Hongkongo, revigligas la lokan turismon?

Sinjoro Ricky Wong, kiu okupiĝas pri la turisma afero preskaŭ 20 jarojn, estas vicdirektoro de departemento pri vizito de turistoj el la ĉina landinterno al Hongkongo kaj Makao sub Ĉina Turisma Servo de Hongkongo, kaj li persone spertis la vojaĝo-malfermiĝon.

"Vojaĝo de la turistoj el la ĉina landinterno al Hongkongo komenciĝis en 1984, sed tiam politiko estis striktiga. Turistoj nepre devis viziti laŭ grupoj organizitaj de kvar turismaj agentejoj, kaj meze de ili la Ĉina Turisma Servo de Hongkongo estis plej granda."

De 1984 ĝis 2001 la vojaĝo estis limigita pro la politiko. Ĝis 2003 venis turna punkto por memgvida vojaĝo.

En la komenco de 2003, eksplodis sarso, kaj Hongkongon serioze trafis la epidemio. Laŭ memoro de Sinjoro Ricky Wong, tiam apenaŭ videblis alilandaj turistoj en Hongkongo. Tiea turismo estis en depresio.

Por helpi al Hongkongo kaj ĝia turisma afero, kiu estis en stagno, en junio de 2003, la ĉina centra registaro kun la registaro de Hongkonga Speciala Administracia Regiono subskribis Aranĝon por Pli Intima Ekonomia Partnereco, politikon favoran al Hongkongo, kaj en la politiko estas enhavo pri praktiko de la memgvida vojaĝo al Hongkongo kaj Makao, t.e. permesi al loĝantoj de la ĉina landinterno viziti Hongkongon kaj Makao laŭ formo de individua vojaĝo.

Laŭ memoro de Sinjoro Ricky Wong, post disvastigo de la politiko en la 28-a de julio de 2003, tuj venis turistoj de la ĉina landinterno.

Ricky Wong diris, ke la memgvida vojaĝo revigligis la turismon de Hongkongo. Turistoj povas mendi vojaĝ-produktojn, inkluzive de flugbileto kaj hotelo per turismaj retejoj.

Laŭ donitaĵoj de Turisma Buroo de Hongkongo, en 2011 la totala nombro de turistoj de la ĉina landinterno al Hongkongo atingis 28,1 milionojn da homfojoj, je 23,9% pli multe ol tiu en 2010, kaj ĝi okupis 67% de la nombro de tutaj vojaĝantoj al Hongkongo en tiu jaro.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto