Vizitu Forumon

Nova metodo de jungado de la Flava Rivero

(GMT+08:00) 2012-12-13 17:29:59

Jungado de la Flava Rivero, la patrina rivero de Ĉinio, estas plej komplika kaj plej malfacila en la mondo. Tio fontas, ke en la malsupra baseno troviĝas amaso da ŝlimo, pro tio leviĝas akvonivelo de inundo, kaj sekureco de la vivo kaj posedaĵoj de personoj, kiuj vivas en la malsupra baseno, estas minacata. Tial trakto kaj utiligo de ŝlimo estas la nuna plej grava problemo en junga laboro. Laŭ informo, utiligo de ŝlimo kiel resurso liveris novan penson por solvi la obstrukciĝon de ŝlimo, ankaŭ progresis koncernaj laboroj. Lastatempe en la 5-a internacia forumo de la Flava Rivero, fakuloj esprimis, ke la perspektivo de uitligo de ŝlimo kiel resurso estas tre bona.

La tero estas malabunda resurso kaj ŝlimo estas perdiĝanta tero. Laŭ la karakterizaĵoj de sablo kaj koto en la Flava Rivero, scienc-esplora instituto ekspluatis specialan mediprotektan solidigilon, kiu povas fortikigi brikojn el ŝlimo en la Flava Rivero, kaj produktis ŝtonojn kaj brikojn por savado kontraŭ inundo. Laŭ statistiko, ĉina pokapa agro ne atingis 40% de la monda meznombra nivelo, sed pro konstruado en urboj kaj kamparo, ĉiujare proksimume 50 000 hektaroj da agro estis detruitaj Xue Songgui, vicestro de akvoutiliga komitato de la Flava Rivero, konigis, ke anstataŭ brikoj el argilo la brikoj el ŝlimo de la rivero Flava Rivero fariĝis bonkvalita novtipa mur-materialo. Li diris:

"Ni sin deciĉas al esplorado de fabrikado de brikoj el ŝlimo de la rivero, baze sukcesis koncerna eksperimento, nun la malfacilo troviĝas en popularigo."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto