Vizitu Forumon

La intelekta vivo estas tre esperata

(GMT+08:00) 2012-12-14 09:15:35

Ĵus okazis la 14-a ĉina-internacia komerca foiro de alt- kaj novteknikaj fruktoj en ĉina suda urbo Shenzhen. En tiu komerca foiro, multaj partoprenantaj komercistoj prezentis novajn intelektajn hejmuzatajn elektrajn aparatojn. Tiuj novaj produktaĵoj desegnas la planon de la intelekta vivo de la ĉinaj ordinaraj popolanoj. 

La nova tekniko "interreto de aĵoj" estas la plej zorgata en tiu ĉi komerca foiro kaj estas la plej uzata tekniko.

La "interreto de aĵoj" estas reto, kiu etendiĝas sur la interreto. Per ĝi oni povas fari ŝanĝadon de la informoj kaj komunikadon inter ĉiuj objektoj. Oni povas uzi telefonon por fore regi la hejmuzatajn elektrajn aparatojn. Ekzemple oni povas regi fenestran kurtenon, lumon de lampo kaj elektrajn aparatojn.

Laŭ informo, tiu produktaĵo jam aperis en la merkato kaj estas uzata de homoj el diversaj lokoj en la tuta lando, la vendmerkato estas pli bona ol la antaŭvido. Su Hongchao, partoprenanta komercisto el la urbo Shenzhen, diris, ke en la estonteco, la fabrikanto plibonigos la manipulan sistemon.

Sinjoro Li, kiu vizitis la komercan foiron el la norda provinco Shanxi, opiniis, ke per la "interreto de aĵoj" kontroli la hejmuzatajn elektrajn aparatojn ne nur liveras oportunecon de la vivo, sed ankaŭ estas tendenco de la disvolviĝo de la epoko.

Ofte oni devas malfermi pordon de la fridujo por rigardi manĝaĵojn en la fridujo. En la nova fridujo, kiu aperos en merkato en la venonta jaro, oni povas premi la travideblan ekranon de la fridujo por rigardi la internajn manĝaĵojn. La nova fridujo kontrolas temperaturon laŭ kvartalo kaj povas prezenti la konservan limtempon de la manĝaĵoj. Sinjoro Wang diris:

"Laŭ tradicio, se oni volas rigardi la internajn manĝaĵojn de la fridujo, li do devas malfermi la pordon de la fridujo. Kiam oni malfermas la pordon de la fridujo, malvarmo eliras, tio ne estas mediafabla. Tamen, per la nova tekniko, la fridujo povas laŭ diversaj temperaturkvartaloj kontroli diversajn manĝaĵojn. Tra la travidebla ekrano oni povas rigardi la konservan limtempon de la kokakolao. Se vi premas vinon, la fridujo diras al vi, ke la vino povas kombiniĝi kun la oranĝo en la fridujo."

Ofte en nia hejmo, ni rigardas la televidon per telegvidilo, tamen per la nova tekniko, oni povas uzi la okulojn, anstataŭ la telegvidilo. Oni povas realigi funkciojn de la telegvidilo per palpebrumado de la okuloj. Pri tio, reprezentanto de la nova produktaĵo sinjoro Zhang Jian diris:

"Por iuj maljunuloj, malsanuloj, kaj en malbrila nokto, la nova produktaĵo estas pli bona kaj oportuna ol la telegvidilo."

Multaj partoprenantaj komercistoj opinias, ke la prezento kaj rekomendo de tiuj novaj teknikoj kaj produktaĵoj estas la rekta frukto de la ĉinaj alt- kaj novaj teknikoj, kiuj venis el la esploraj institucioj al la merkato kaj la hejmoj de la ordinaraj popolanoj. La ĉinaj konsumantoj, kiuj rigardis la alt- kaj novteknikajn produktaĵojn, estas plenaj de espero pri la pli oportuna kaj intelekta vivo en la estonteco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto