Vizitu Forumon

Ekologia civilizacio antaŭenigas modernigon de socialismo

(GMT+08:00) 2012-12-17 15:28:25

 La 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio montris en sia raporto: "Ni devas doni altan prioritaton al la ekologia progresigo kaj aneksi ĝin en ĉiujn flankojn kaj la tutan procezon de la ekonomia, politika, kultura kaj socia konstruado, energie labori por konstrui belan landon, kaj atingi daŭran kaj stabilan disvolviĝon de la ĉina nacio." El tio oni povas vidi, ke aldoniĝis la plibonigo de ekologia civilizacio al la ĝenerala aranĝo de la afero de socialismo kun ĉinaj karakterizoj. Xiao Dong, plenuma ĉefredaktoro de la usona ĵurnalo The Ĉhina Press, diris, ke la iniciato enkorpigas la ĉinan koncepton de ekologia civilizacio respketi la naturon, sin konformigi al la naturo kaj protekti la naturon kaj prezentas la spiriton "progresi kun la tempo". Xiao diris: "La raporto de la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio emfazis gravigi plibonigon de ekologia civilizacio kaj antaŭenigi la ekologian progreson paralele kun la ekonomia, politika, kultura kaj socia konstruado. Ĝi la unuan fojon elmetis la novan ideon konstrui belan landon kaj realigi ordan disvolviĝon de la ĉina nacio. Fakte ni povas asocii la plibonigon de ekologia civilizacio kun la konstruado de bela lando. Ĉinio jam turnis sian atenton de la ekonomia kreskigo al plibonigo de medio kaj ekologio. Tio reflektas progreson de la epoko kaj ŝanĝiĝon de koncepto."

Ĉinio prezentis la ideon pri plibonigo de ekologia civilizacio jam en la 17a Tutlanda Kongreso de KPĈ kaj altigis ĝin ĝis la strategia nivelo en la 18a Tutlanda Kongreso de KPĈ. Xiao Dong rimarkigis, ke de post la komenciĝo de la reformado kaj malfermo Ĉinio spertis la periodon de rapida disvolviĝo, tamen sekve aperis neneglekteblaj mediaj problemoj. La medio alfrontas la krizan situacion de resursa limigo, serioza poluo kaj malboniĝo de la ekologia sistemo. Estas tre grave, ke la media problemo ne estas simpla, sed ligita kun sociaj kaj eĉ internaciaj problemoj. Xiao diris, ke progresigo de ekologia civilizacio rilatas kun la bonfarto de la ĉina popolo, koncernas longperiodan planon de la ĉina nacio kaj devas esti antaŭenigita paralele kun serio da konstruoj. Xiao diris: "La media problemo de Ĉinio ne nur rilatas kun la medio mem, sed ankaŭ estas ligitaj kun sociaj kaj politikaj problemoj, tial solvo de la media problemo kaj mildigo de poluo estas rilatigitaj al la leĝa konstruo kaj plibonigo de la regada kapablo. La konstruado de bela lando devas esti antaŭenigita paralele kun la pordomalfermo kaj la laŭleĝa regado, kaj nur tiel la progresigo de ekologia medio povas atingi kontentigan celon."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto