Vizitu Forumon

Mikrofilmo

(GMT+08:00) 2012-12-20 13:03:35

Mikrofilmo estas projekciita en interreto kaj taŭgas por spektado kiam homo havas mallongtempan ripozadon. Ĝi estas plene dezajnita kaj havas intrigon, ofte estas farita en la periodo de unu tago ĝis kelkaj semajnoj, ĝi longas je maksimume 300 sekundoj kaj la investo por la farado estas malgranda. Ĉi tia filmo temas pri humuraĵoj, modernaj tajdoj, edukado por publika bono kaj komerco.

Karakterizaĵo de mikrofilmo

Naskiĝis mikrofilmo en la epoko interreta kaj fontas en antaŭa mallonga filmo. Mallongo, malgranda investo kaj rafinado estas la karakterizaĵo de la filmo kaj pro la karakterizaĵo ĝi popularas en Ĉinio.

Komence, per fotografiloj, diĝitaj kameraoj kaj poŝtelefonoj oni faris diversajn "mallongajn filmojn" kaj libere esprimis personajn aĵojn. Poste, specialaj establaĵoj ŝanĝis la kapricon kaj laŭgrade disvolvis ĉi tiajn filmojn.

Denaske mikrofilmo strikte rilatas komercon, ĝi mirinde ŝanĝis "afiŝon" kiel "enhavon", rakontas pri markoj kaj produktaĵoj, tio estas ege alta metodo kaj titolita "videomerkatado", nun la metodo maturiĝis.

Kondiĉo pri farado de mikrofilmo

Kiu kameraas mikrofilmon? Laŭ teorio, ĉiuj povas fari tion. Televizia stacio, entreprenanto de poŝtelefono, korporacio pri filmo kaj pri disko havas proprajn resursojn kaj kialojn por partopreno. Kvankam la kondiĉo por fari mikrofilmon estas ne tro postulema, tamen kiam malnovaj mediatoj ekkonsideris transmediatan produkadon, tiam por fari konkurencian enhavon oni devas posedi kapablon transmediatan kaj celatan produktadon.

Enhavo

Laŭ teorio, ĉiu enhavo en filmoj kaj televidaj programoj eble fariĝis enhavo de mikrofilmo. Sed la enhavo kaj esprimo en tradicia filmo kaj televida teatraĵo ne kapablas esti movataj en mikrofilmon, tio estas decidata de karakterizaĵo de novmediataj spektantoj.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto