Vizitu Forumon

Tri majaoj

(GMT+08:00) 2012-12-21 15:20:31

Majaa antikva restejo Tulum

Ĉina Radio Internacia! Karaj amikoj, antaŭ dekkelkaj jarcentoj la majaoj havis la plej progresintan sciencon kaj teknikon kaj la plej akuratan kalendaron en la tuta okcidenta terglobo kaj potencis sur la amerika kontinento. Post mil jaroj, la majaoj ankoraŭ diligente laboras sur la tero, kie staras praulaj temploj, tamen en la nuna epoko ili estas kiel etno kun sia longa historio en Meksiko kaj Mez-Ameriko. Do kia estas la nuna stato de la vivo de majaoj? Kia ligiteco estas inter la antikva majaa gento kaj la moderna socio? Nun bonvole aŭskultu raporton el la majaa regiono.

La majaa historio plej brilas en la historio de scienco kaj tekniko, de kulturo kaj eĉ de civilizacio de Ameriko. Neniu esploristo pri Ameriko povas ignori ekziston de la majaa gento pro ĝiaj astronomio, kalendaro, hieroglifo kaj primitiva mediprotektado en natura adoro; estiĝis legendo pri eksterteranoj kaj profetado pri la fino de la mondo pro mistera malapero de la majaa regno. Por si, ili neniam forlasis la teron de la prauloj kaj la tradiciojn konservatajn tra generacioj. Anstataŭ bruo de la ekstera mondo, ili serioze pasas ordinaran ĉiutagon.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto