Vizitu Forumon

Pompa verkado en sia mondo—Profesoro Dong Qiang parolis pri la nobelpremiito Mo Yan

(GMT+08:00) 2012-12-25 09:00:32

Je la 19-a de la 11a de decembro 2012, Ĉinio ekbolis ĉar la laŭreato de Nobelpremio ekaperis inter ĉinaj aŭtoroj, Mo Yan estas la nomo. Tuj poste, "Moyan-efiko" vekis eĥon ne nur en librovendejoj sed ankaŭ al la kultura industrio de Ĉinio. La paroltemo el lia hejmoloko Gaomi-gubernio en Shandong-provinco al lia vestaĵo por la premiado…… ĉiu detalo rilata al Mo Yan estas atentata de la publiko.

Tamen nenio pli bone ol legi la verkojn por koni la aŭtoron.

Por ankoraŭ pli bone kompreni la literaturan verkadon de Mo Yan, ni faris intervjuon kun sinjoro Dong Qiang, profesoro pri franca lingvo kaj literaturo en la Pekina Universitato. Dong Qiang estas multjara amiko de Mo Yan kaj plej frue konigis liajn verkojn al Francio.

"Mo Yan tre ŝatas viziti la ĉinan Nacian Teatron projektitan de franca dezajnisto Paul Andreu, kiu, amiko mia, koincide tre ŝatas la verkojn de Mo Yan. Tial mi aparte aranĝis ilian renkontiĝon en manĝado. Intermite ambaŭ ĝoje babilis kaj reciprokis la admirojn. Poste, Mo Yan skribis artikolon laŭdi la konstruaĵon de la teatro. Mi francigis la artikolon por la ĵurnalo Le Figaro. Tio bone klarigis, ke literaturo estas translandlima kaj transfaka, kiel mara driva botelo, neniu scias, kiam kaj kie oni legis viajn verkojn kaj ekŝatas vin, tiel ke stariĝus la ponto interkomuniki. Tio ja estas la ĉarmo de literaturo."

Mo Yan estas unu el la nuntempaj ĉinaj aŭtoroj kun bona reputacio internacie. En Francio, liaj verkoj el serio de Ruĝa Sorgo kaj aliaj estas bone konataj kaj li fariĝis unu el la ĉinaj aŭtoroj plej ŝatataj en Francio. Dong Qiang opinias, ke tion ŝuldas oni al fidelaj tradukoj kaj ankaŭ al la aparta magia mondo kreita de Mo Yan en sia verkado.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto