Vizitu Forumon

Sanprotekto fariĝis nova vivmaniero de ĉinoj

(GMT+08:00) 2012-12-24 17:08:29

En lastaj jaroj, ĉinoj pli kaj pli atentas sanon. Sanprotekta masaĝo estas nemankigebla parto en la vivo de ĉinoj, precipe de viroj en metropolo. Sinjorino Zhang, kiu sin okupas pri sanprotekta masaĝo en beligejo, diris, ke kun la altiĝo de viva nivelo, oni pli kaj pli atentas sanon. Ŝi opiniis, ke per sanprotekta masaĝo oni povas malstreĉiĝi kaj redukti premon, por plibone labori.

Krome, tradicia ĉinmedicino kaj sanprotekta scio ankoraŭ fariĝis la varma temo de la konversacio iom post iom. Pro la disvastigo de amaskomunikiloj kaj specialistoj pri la ĉina medicino, oni pli kaj pli rekonas kaj ŝatas la sanprotektan teorion. Tiel, formiĝas la sistemo de sanprotekta masaĝo kun ĉinaj karakterizaĵoj, kiu estas kombinita de la tradicia masaĝo kaj tradicia ĉinmedicino surbazitaj de meridiana teorio. En la komenco, la masaĝo povas nur malstreĉigi kaj redukti premon, kaj nun ĝi havas al pli multaj funkciojn, ekzemple elpuŝi venenon, sanprotekti, forigi malsanon.

Se ni komparas la urbon kun homa korpo, meridiano estas trafika nodo liganta ĉiujn gravajn partojn. Kiam la trafiko estas obstrukcita, la funkcia sistemo de la urbo estas blokata. Kun la multiĝo de la nodoj obstrukcitaj, la funkcio de homa korpo perturbiĝas. La oftaj simptomoj estas dorsa doloro, malvigliĝo ktp. Tial la sanprotekto, kiu povas dragi la nodojn, plibonigi sanan staton, fariĝis la unua elekto de la ĉinoj.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto