Vizitu Forumon

Mubarak en malliberejo

(GMT+08:00) 2013-01-04 14:12:32     Redaktoro:Xu Yunying

La parolo eksplodigis novan grandskalan proteston, miloj kaj miloj da homoj invadis en la prezidentejon. Post pluraj horoj de la parolo, la egipta armeo publikigis komunikaĵon kaj postulis, ke la registaro kontentigu la laŭleĝan postulon de manifestaciantoj. Post nur 1 tago, en la 11-a de februaro, nova vicprezidento Sulaiman voĉlegis en 49 sekundoj la deklaron kun du frazoj al la tuta mondo, ke finiĝis la Mubarak-tempo.

"Samlandanoj, la lando suferas grandan malfacilon, prezidento Mubarak decidis forlasi la prezidentan postenon kaj postulis la plej altan komisionon de la armeo administri la landon."

La 18-tagaj manifestacio de egiptanoj realigis la politikan celon, ke Mubarak abdikiĝu.

Mubarak devenis el milito. Li faris brilajn militajn sukcesojn en la batalo kontraŭ Israelo. En la komenco de lia gvidado, la egipta situacio estis tre malkvieta, la ekonomio malprospera, kaj la sekureco de la socio malbona. En la eksteraj rilatoj, pro la repaciĝo kun Israelo, Egiptio estis izolita de la tuta araba mondo. Post sia prezidentiĝo, li komencis la ekonomian reformadon kaj estis pli kaj pli forta la nacia potenco. Finfine Egiptio revenis al la Araba Ligo kaj fariĝis la gvidanto de la araba mondo. Li ankaŭ akcelis la pacon de aliaj arabaj landoj kun Israelo. Pri tio, Li Guofu, direktoro de la ĉina esplorinstituto de internacia problemo pri Sud-Azio, Mez-Oriento kaj Afriko, diris,

"En la pasintaj jaroj, Mubarak faris multajn kontribuojn al Egiptio. Li gvidis la popolo restarigi la ekonomion, kaj tiel Egiptio stabile disvolviĝi paŝo post paŝo. Li ludas gravan rolon en la levo de la internacia posteno de Egiptio"

Tamen, kvankam Mubarak akiris rimarkindajn atingojn en la Mez-Oriento kaj eĉ en la mondo, lia rega rimedo sin apartigis de la espero de la popolo, kaj la koruptiteco de la registaro ankaŭ fariĝis objekto de publika akuzado.

Sinjorino He Wenping, direktoro de la afrika esplorĉambro sub la ĉina akademio pri sociaj sciencoj, opiniis, ke la postiĝo de la politika reformado, malprogreso de la ekonomia reformado kaj prousona diplomatio finis la regon de Mubarak.

Tiel Mubarak estis pelita de la popoloj, kiuj amis lin, kaj metita en malliberejon.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto