Vizitu Forumon

Mia instruisto Li Shijun (Laŭlum)

(GMT+08:00) 2013-01-08 13:27:39     Redaktoro:esperanto

     Alvenis jam la nova jaro 2013. Mi certas ke ĉe vi alflugis amaso da novjaraj salutoj el diversaj lokoj tra la mondo. Ankaŭ mi ricevis maron da ili, sed inter ili mi sentas fortan mankon de tiu el mia karmemora instruisto Li Shijun, kiu forpasis la 10an, novembre 2012. Tamen kiam mi ordigis miajn retajn mesaĝojn,mi ekĝojis, ĉar, kiom feliĉa estas, ke mi ja ricevis lian saluton datiĝintan de la 27-a, decembre, 2009, kiam li vizitis Usonon ĉe la filino, li sendis la novjaran mesaĝon salutantan al ĉinaj Esperantistoj:

    "Mi deziras al vi fortan sanon kaj multajn sukcesojn en la Nova Jaro!"

     Per sia parolturno li skribis versojn

        "Alvenos baldaux l' dumil-deka jaro,

        Necesas bonaj planoj kaj preparoj,

        Por sukcesigi niajn aktivadojn

        Eviti eblan faron de eraroj.

        …….. "

       Eble la nomo Li Shijun estas ne konata al vi,  sed vi nepre scias la nomon Laŭlum. Jes, Laŭlum, Li Shijun, nia instruisto de Esperanto.

     "Esperante Grandegulo Laŭlum forpasis. Ni titolas lin kiel grandegulo, indikante, ke li de juneco ĝis 90-jara maljunulo edukis sennombrajn junulojn, kaj indikante, ke malgraŭ sia maljuneco, li viglis en diversaj lokoj de la lando por partopreni en Esperantaj agadoj, kaj eĉ telefone solvis la problemojn de junaj esperantistoj kuŝante sur kliniklito…."

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto