Vizitu Forumon

Scienc-teknika disvolvo en 2012

(GMT+08:00) 2013-01-17 10:32:58     Redaktoro:Ĝoja

Aŭguste, marssondilo Curiosity finis esploradon en Marso kaj sendis amason da freŝaj donitaĵoj, pro tio ni pli multe informiĝis pri Marso.

En 2012, gvidate de sinjoro Tim Cook, kiel daŭriganto de Steve Jobs, prezidanto de la korporacio Pomo, la korporacio produktis kaj vendis poŝtelefonojn iPhone 5 kaj tabulkomputilojn iPad. La poŝtelefono iPhone 5 estas la unua produktaĵo post forpaso de Steve Jobs, tial ricevis la mondan atenton. En la ĉina merkato, 2 milionoj da poŝtelefonoj iPhone 5 estis venditaj nur en 3 tagoj, kaj tio estas la nova rekordo en la ĉina ceftera merkato.

La korporacio liveris novan servadon de poŝtelefona mapo, kaj asertis, ke komence la servado estis plej bela kaj plej bona. Tamen oni trovis, ke ekzistas multaj eraroj en la mapo. Poste Tim Cook persone faris pardonon pro tio kaj proponis, ke konsumantoj elektu alian mapon.

Se taso por teo estis eluzita, ĉu vi aĉetos alian aŭ faros ĝin per printilo? Tio eble estas absurda ideo, sed ĝi realiĝis en 2012 per la tekniko tridimensia. Per la tekniko, aperas aĵo tridimensia. Tial se vi posedas ideon, la tekniko realigos ĝin.

En 2012 pli kaj pli da ĉinoj ekuzis inteligentan poŝtelefonon, kaj disvolviĝis ĉinaj entreprenoj pri poŝtelefonoj. Sekve de tio, aperis virusoj en poŝtelefonoj, kaj dek miloj da poŝtelefonoj suferis la virusojn. Komence, pere de virusaj programoj, oni ŝtelis monon kaj personajn informojn. Sed pro la virusoj, rapide evoluas kontraŭvirusa softvaro.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto