Vizitu Forumon

Feliĉa vivo de kamparanoj kaj paŝtistoj en Tibeto

(GMT+08:00) 2013-01-30 16:48:53     Redaktoro:Li Lu

La vortoj de Lahwan forte tuŝas la koron de la maljunulino. En la pasintaj 22 jaroj, de kiam maljunulino Chewdgen estis 9-jara ĝis la tibeta reformado, ŝi vivis en tibeta malnova feŭda servutula socio, ĉiutage ŝi faris senpagajn laborojn. La maljunulino diris al ni, ke kiam ŝi iras al la loko, kie ŝi estis sklavino, la mizera sceno venas al ŝia kapo, tio estas tre terura.

"En la malluma, kruela kaj postiĝinta Tibeto, sklavoj suferis seriozajn ekspluaton kaj subpremon, ili ne havis sufiĉajn vestojn, manĝaĵojn kaj loĝejojn, iliaj infanoj ne havis ŝancon por lerni en lernejo, ili eĉ ne havis liberecon. Tiutempe, nia plej granda volo estis havi sufiĉajn manĝaĵojn kaj netajn vestojn."

En la jaro 1959 demokratia reformado venis al Tibeto, komplete renversis feŭdan sklavan reĝimon kaj liberigis multajn servutulojn el la malluma socio. Sistemo de kontraktita respondeco de tero estis praktikita, la sklavoj gajnis terojn kaj ŝarĝobestojn. Post la 16-a kaj 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, diversaj politikoj inklinas al la popolo kaj grandpaŝe altigas vivnivelon de kamparanoj kaj paŝtistoj.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto