Vizitu Forumon

Feng Menglong kaj lia verkaĵo

(GMT+08:00) 2013-01-31 19:59:23     Redaktoro:esperanto

La ĉina novelo en la 17-a jarcento sub la titolo: "Juvela Kesto" modlis kortuŝan figuron de amoristino kaj tiel fariĝis unu el la plej elstaraj noveloj en la ĉina literatura historio. Nun ni konigu al vi la aŭtoron de la novelo nomatan Feng Menglong, plej faman folkloriston en la antikva Ĉinio.

Antaŭ ol konigi pri la aŭtoro, ni koncize parolu pri diferenco inter klasika ĉina lingvo kaj la vulgara. En la ĉina antikveco, malsamis la skriba lingvo kaj la parola. La skriba lingvo estis do la klasika lingvo kaj la parola, vulgara. Konsekvence estis verkado en la parola lingvo, tamen la verkado neniam estis rigardata kiel ortodoksa kaj eleganta. La situacio deradike ŝanĝiĝis en la komenco de la 20-a jarcento, kiam aperis en Ĉinio kompleta movado pri parola lingvo. Feng Menglong ja estis tre grava literaturisto, kiu verkis per la parola lingvo antaŭ la kompleta movado pri parola lingvo.

En la antikveco de Ĉinio, poezio kaj prozo estis rigardataj kiel elegantaj kaj ortodoksaj literaturaj kategorioj. Kompare kun ili, la populara literaturo, reprezentata de novelo kaj teatraĵo estis rigardata kiel literatura verkado por la plej malalta socitavolo. Tial poezio kaj prozo reprezentis la plej altan atingon de la ĉina antikva literaturo. Tia stato relative multe ŝanĝiĝis de la dinastio Ming en la 16-a jarcento.

Feng Menglong, ĉina sudano, vivis en la dinastio Ming de la fino de la 16-a jarcento ĝis la 17-a jarcento. De sia infaneco li estis tre inteligenta. Dum longa tempo li ebriiĝis en ĉasado de famo, ofico kaj profito. Tamen ĝis sia 60-jariĝo li estis nur malaltranga oficisto.

La epoko, en kiu vivis Feng Menglong, estis epoko de relative rapida disvolviĝo de la komercaĵa ekonomio kaj urbana socio de Ĉinio. Influate de la koncepto de urbanoj, li alte atentis verkadon kaj presadon de novelo, teatro kaj populara literaturo. Li kolektis popolrakontojn kaj ilin adaptis. Liaj verkoj prenis la urbanajn aktivadojn kiel centron, aparte alte atentis la intrigon kaj legendecon de la rakontoj, kaj tial estis ŝatataj de urbanoj.

Inter liaj verkoj plej famas "Rakontoj por Klerigi Virojn", "Rakontoj por Averti Virojn" kaj "Rakontoj por Veki Virojn". Tiuj ĉi tri parola-lingvaj novelaroj kun 120 ĉapitroj okupas apartan pozicion en la ĉina proksima literatura historio.

Inter tiuj tri novelaroj plej valoraj estas la multaj amrakontoj. Ekzemple, en la komenco ni menciis la verkon "Juvela Kesto". La ĉefrolulino estas amoristino, nomata Du Shiniang. Kvankam ŝia deveno estas malnobla, tamen ŝi aspiregas puran amon. Enamiĝinte al viro nomata Li Jia, ŝi senpacience deziras vivi normalan vivon. Dank' al sia propra klopodado ŝi finfine liberiĝis el la mizera vivo. Tamen ilia amo estas oponata de la familio de Li Jia, la lasta do dronis en ekonomia malfacilo. Por pruvi la amon de Li Jia, ŝi, kvankam kunportas juvelan keston multegekostan, tamen ne tion diris al Li Jia, nur kaŝe lin subvencias. Ŝi elkore aspiras la amon, kiu ne dependas de mono kaj profito. Bedaŭrinde, Li Jia, timante la premon de la familio kaj instigite de fiulo, finfine vendis ŝin. Informiĝinte pri tio, Du Shiniang ege indignas ekster sia toleremo. Ŝi, antaŭ Li Jia, forĵetas la oron, arĝenton kaj juvelojn en riveron peco post peco, kaj finfine ŝi sin ĵetis en la riveron. La novelo kun zigzaga intrigo kaj versimilaj figuroj manifestas la altan artan nivelon de la aŭtoro kaj samtempe spegulas lian simpation al la vivo de personoj en la plej malalta socitavolo.

Multaj noveloj el la tri novelaroj priskribas ordinarajn urbanojn, prikantas bonvirton, sincerajn amon kaj amikecon. La tri novelaroj reprezentas la plej altan atingon de parol-lingvaj noveloj en tiu tempo kaj donis profundan influon al tiutempa literaturo kaj al la posta. Multaj tradiciaj repertuaroj de Pekina Opero kaj aliaj lokaj operoj estas adaptitaj laŭ rakontoj el la tri novelaroj.

Krome, li ankaŭ kompilis plurajn kolektojn de popol-kantoj kaj teatraĵoj. Ĉio ĉi ja estas abunda literatura heredaĵo por la posteuloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto