Vizitu Forumon

Pekino varme bonvenigas alilandajn studentojn

(GMT+08:00) 2013-02-20 18:54:22     Redaktoro:Selena

Samtempe por liveri al alilandaj studentoj pli detalajn informojn pri studado kaj vivado, La Pekina Municipa Eduka Komisiono funkciigas Pekinan Ĉinlingvan Retejon kiel servan platformon por alilandaj studentoj studantaj en Pekino. La platformo kovras servojn, kiuj estas bezonataj de internaciaj studentoj en longdaŭra studado, mallonga interŝanĝo, domo-luo, manĝado, turismo kaj labora praktikado.

"La platformo celas liveri ĉiuflankajn servojn al internaciaj studentoj. Ekzemple ni volas konigi pekinajn universitatojn al tiuj studentoj, kaj ni ankaŭ liveras informojn pri domo-lupreno, se ili volas loĝi ekster universitato. Kompreneble sur la serva platformo troviĝas informoj pri koncernaj entreprenoj, kaj studentoj povas fari kontakton. "

Gu Tiangang esprimis, ke ĉarmo de la ĉina kulturo allogas alilandajn studentojn, kaj tiuj studentoj elmontas sian talenton sur la platformo. Por altiri pli da alilandaj studentoj, la Pekina Municipa Eduka Komisiono liveros pli oportunan servon al studentoj en studado kaj vivado.

"Ni esperas, ke alilandaj studentoj povos veni al Pekino. Tio estas bonŝanco, ke ili povas fari interŝanĝon kun studentoj el diversaj landoj kaj profunde koni la ĉinan kulturon kaj pensmanieron de ĉinoj. Se ili venos, ili povos koni Pekinon, kompreni Pekinon kaj ami Pekinon."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto