Vizitu Forumon

Daŭrigo de amo kaj vivo

(GMT+08:00) 2013-02-27 14:23:17     Redaktoro:Li Lu

Ĉiujare en Ĉinio, laŭ statistiko, 1,500 milionoj da homoj bezonas organon por daŭrigi siajn vivojn, sed ĉiujare, nur malpli ol dek miloj da organoj estas grefteblaj.

Por ŝanĝi la nunan situacion, en la jaro 2010 Ĉinio komencis fari organodonacadan provon en 16 provincoj kaj kuraĝigi civitanojn senpage doni restaĵajn organojn. En la pasintaj 3 jaroj, ĉirkaŭ 600 civitanoj donacis siajn organojn post morto kaj savis 1 600 vivojn.

Ĝis la 31a de decembro, 2012, sume 72 homoj de la provinco Zhejiang donacis siajn organojn kaj tio estigis la nomitan provincon la dua granda organodonacada provinco en Ĉinio. La provinco Guangdong estas la plej granda. Organodonacoj trioble pliiĝis en unu jaro en Zhejiang. Tio signifas, ke pli kaj pli multaj homoj komencas havi opiniojn por daŭrigi la vivon de aliaj homoj per organodonacado.

En la pasintaj 3 jaroj, la provinco Zhejiang ankaŭ faris multajn provojn kaj esplorojn. Ji Yunsong, vicestro de organodonacada oficejo de la Ruĝa Kruco de Zhejiang provinco konigis,

"Kvankam la donacadoj estas senpagaj, sed multaj donacantaj familioj vizaĝas al malfaciloj pro la morto de siaj familianoj, do nia ruĝa kruco ofte donas konvenajn helpojn al ili. La sumo ne povas superi 50 000 juanojn, por eviti la opiniojn pri tio, ke ni aĉetas organojn."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto