Vizitu Forumon

Fama romanisto Wu Jingzi

(GMT+08:00) 2013-02-28 19:11:56     Redaktoro:esperanto

En la ĉina historio, la sistemo pri kortega ekzameno ludis ŝlosilan rolon por elektado de talentuloj fare de la ŝtato. Tamen en la lasta periodo de la feŭda socio, la sistemo pri kortega ekzameno jam estis formula ekzameno. Multaj intelektuloj interesiĝis dum la tuta vivo nur pri sukcesa ekzameno por fariĝi membro de la reganta klaso. Fama romanisto Wu Jingzi en la 18-a jarcento spegulis kaj kondamnis per sia verko tiun realecon.

Wu Jingzi naskiĝis en burokrata familio en la jaro 1701. De sia infaneco li estis inteligenta kaj kiel knabo li vojaĝis al diversaj lokoj kune kun sia patro, ŝtata oficisto. Je lia 23-jaraĝo, lia patro forpasis. Tamen li mem ne lertis en administrado, kaj cetere, li estis almozdonema kaj prodigema, li do estis rigardata kiel diboĉulo. Kiam li estis 33-jaraĝa, lia familio vivis malfacile. En tiu tempo li fervoris pri la kortega ekzameno, esperante reprosperigi la familion pere de ŝtat-oficiĝo. Li malsukcesis kelkfoje, li do pli kaj pli klare konis la koruptecan oficistaron, precipe pro la vivo de riĉeco al malriĉeco, li sate spertis la kapricajn interhomajn rilatojn kaj plie, abomenis kaj rezignis altrangecon kaj feliĉecon, li do komencis pensmanovri sian romanon "Klerularo".

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto