Vizitu Forumon

Herboradikoj en mikrobloga epoko

(GMT+08:00) 2013-03-04 10:22:36     Redaktoro:Lina

Unue, malfermeco de mikroblogoj.

Dank' al malfermeco de la mikrobloga platformo, iu ajn ĉino povas publikigi siajn opiniojn pri la politiko. Povas esprimiĝi ies kono, sinteno kaj sentimento per iu transsendo, iu foto, iu komento aŭ iu ĉeloka brodkasto. Alivorte, nunaj kamparanoj, komercistoj, intelektuloj kaj aliaj homgrupoj en Ĉinio ĉiamomente havas la eblecon esti en la centro de la politiko per mikroblogoj. S-ro Du Zijian, aŭtoro de "Senlimaj fortoj de mikroblogoj", diris: "Mikroblogoj posedigas al ĉiu ordinarulo la plej fortan fonon." Ekzemple, publikigitaj en mikroblogoj, kontraŭleĝaj agoj estos rapide transsendataj, sekvataj kaj komentataj, kaj plie, eĉ kun estiĝo de milionoj da rilataj informoj. Tial vidiĝas, ke mikroblogoj, kvazaŭ malfermitaj retoj, kovras politikajn fokusojn plej atentatajn de ĉinoj.

1 2 3 4 5 6
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto