Vizitu Forumon

Reguligo de dombiena merkato en Ĉinio

(GMT+08:00) 2013-03-07 15:01:23     Redaktoro:Ĝoja


(Jia Kang)

La 3-an de marto, sinjoro Jia Kang, membro de la 12-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj estro de akademio pri financaj sciencoj sub la ĉina Financa Ministerio, esprimis intervjuate pri la politio, ke la rimedo ludos efikon kontraŭ spekulado en la merkato, ankaŭ malvarmigos la merkaton, sed oni devas eviti "negativan rolon" en plenumado. Li diris:

"La politiko bremsos la postulon pri plibonigo de loĝado, sed en la merkato troviĝas la postulo pri aĉetado de la unua domo en la merkato de duamanaj domoj, nome oni aĉetas domojn ne por plibonigo de loĝado, sed por kontentigi loĝan postulon, se ĉi tiu postulo estos bremsata, do tiuj personoj aĉetos domojn en la merkato de novaj domoj, tial ĉi tia merkato varmiĝos. Tion oni devas konsideri."

Laŭ Jia Kang, nun la ĉina registaro devas fortigi konstruadon de garantiaj domoj samtempe kun la bremsado de trorapida pliiĝo de prezo. Li diris:

"Oni devas fortigi konstruadon de garantiaj domoj por kontentigi postulon de personoj kun malaltaj enspezoj. Se la rimedoj ĉiflanke estos bone plenumataj, la problemo de domprezo ne ludos fortan rolon."

Jia Kang esprimis, ke la registaro ĉefe respondecas pri ellaboro de planoj, bone regulas konstruadon de garantiaj domoj, tenas la merkaton kun justa konkurenco, kaj samtempe pluapaŝe akcelas konstruadon de sistemo.

Laŭ kunveno pri ekonomiaj laboroj de la centra registaro de Ĉinio en la fino de la lasta jaro, kurantjare Ĉinio persistos en politikoj por reguligi la dombienan merkaton, firme bremsos aĉetadon por spekulado kaj garantios plu konstruadon de garantiaj domoj, kaj ĉi tiuj laboroj estas gravaj.

En la lastaj du jaroj, la tendenco de la ĉina dombiena merkato ĝenerale estas stabila,, postulo por spekulado estis bremsata, prezo estas baze stabila kaj reguligo gajnis pozitivan efikon.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto