Vizitu Forumon

Giromitroj riĉigis kamparanojn

(GMT+08:00) 2013-03-11 17:14:25     Redaktoro:Pluveta

"Tiam la enspezo estis malalta, ankoraŭ estis agrikultura imposto, cetere, nia sterkado ne estis scienca. La rikolto ne estis bona. Pro konstruado de la domo ni portis ŝuldon, kiun ni pagis dum kvin jaroj."

En 1997 la vilaĝo invitis agronomojn el la Centra-Ĉinia Agronomia Akademio. Esplorinte, ili opiniis, ke tieaj agroj kaj la klimata medio taŭgas al kulturado de giromitro. Tio ja estis fremda por la kamparanoj, kiuj de generacio al generacio kulturas grenplantojn. Aŭskultinte la opiniojn de la specialistoj, Ma Yanqiu interkonsiliĝis foje refoje kun la edzo, fine ili decidis provadon.

"Tiam oni ne volis kulturi giromitron, timante malsukceson. Kulturado de giromitro dependas de scienco, de tekniko. Eta misfaro eble kaŭzas malsukceson. Ni estis relative malfermaj ideologie kaj la unuaj en la vilaĝo elkulturis giromitron."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto