Vizitu Forumon

Ĉina beliĝo estas sonĝo de la tuta mondo

(GMT+08:00) 2013-03-13 10:20:29     Redaktoro:Li Lu

En la komenco de la jaro 2013 Ĉinio vizaĝis al serioza problemo de vetero de brumo, la aerkvalita indico de multaj regionoj superis la supran limon. En januaro nur 5 tagoj estis senbrumaj en Pekino.

Ni povas vidi aeran polucion, sed ne povas vidi subteran polucion. Laŭ raporto de Ministerio pri Teritorio kaj Resursoj, de la jaro 2000 ĝis 2002 pli ol 60% da urba subtera akvo estis bona, sed ĝis 2011, 55% da urba subtera akvo malboniĝis.

Post 30 jaroj da rapida disvolviĝo Ĉinio jam fariĝas la dua granda ekonomio en la mondo, sed la poluciaj problemoj estas tre seriozaj. La tuta mondo donas grandan atenton al ĉina disvolviĝo kaj media polucia problemo. En la monda disvolviĝa historio ekzistas multaj poluciaj problemoj, kaj iam polucio estis tre ĝenerala fenomeno. Ekzemple, Britio, Japanio, Germanio kaj meksiko. Ili havas sukcesajn spertojn sed ankaŭ malsukcesajn lecionojn.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto