Vizitu Forumon

Akvoutiliga specialisto Li Bing

(GMT+08:00) 2013-03-14 17:39:50     Redaktoro:esperanto

Antaŭ pli ol 2000 jaroj li iniciatis kaj konstruigis la plej sukcesan kaj orginalan grandskalan inĝenieraĵon, Irigacian Sistemon de Dujinagyan, en akvoutiliga historio de la antikva Ĉinio. Nun tiu ĉi sistemo ankoraŭ perfekte ludas rolon en rezisto kontraŭ inundo kaj por irigacio. Ĝi estas enlistigita de Unesko en la Katalogo de la Mondaj Kulturaj Heredaĵoj.

Dujiangyan troviĝas en la baseno de Sichuan, sudokcidenta Ĉinio. En antikva Ĉinio oni nomis Sichuan-provincon Shu, "sichaun"aluda kvar lokajn branĉojn de la rivero Jangzio.Interalie la plej granda branĉo, la rivero Minjiang, fontas de nordokcidenta parto de la baseno. Laŭ profunda montvalo,la rivero torentas malsupren kaj tra la gubernio Guanxian enfluas en la ebenaĵon de Chengdu, mezon de la granda baseno.Poste la fluo subite malrapidiĝis, kaj multaj alportitaj sabloj senprokraste sedimentis kaj ŝlimis. Pro riveruja ŝtopado en somero kaj aŭtuno ofte okazis inundo,tamen post la pluva sezono aperis sekeco.

En la fino de la 4-a jarcento antaŭ Kristo, la regno Qin sub la dinastio Zhou fondis subprovincon en la regno Shu. Ĉirkaŭ 250 jarojn antaŭ Kristo Li Bing estis enoficigita kiel la subprovinca ĉefo respondeca pri jungado de la rivero Minjiang. Laŭ legendo,li posedis sciojn pri astronomio kaj geografio.Li kune kun sia filo persone prospektoris kaj esploris topografion de la rivero Minjiang kaj studis kaŭzon de la inundo. Sobinte sperton de la lokaj popolanoj, post zorgema projektado li konstruigis la faman Irigacian Sistemon de Dujiangyan ĉe la rivero Minjiang.

En antikvaj historiaj libroj estas tre malmultaj dokumentoj rilataj al Li Bing, notoj pri konsturado de la Irigacia Sistemo de Dujiangyan aperis iomete en malmultaj lokaj kronikoj. En la grandioza "Historia kroniko", verkita en la 2-a jarcento antaŭ Kristo, oni priskribis tion nur per kelkaj frazoj, kaj historiaj dokumentoj de la regno Qin havas nenian noton pri tio. Pro tio, estas malfacile por scii Li Bing kaj lian atingon.En hodiaŭa programero mi rakontos al vi pri tiu ĉi mistera persono.

Supre mi jam mensciis, ke de altebenaĵo, nordokcidenta parto de la ebenaĵo de Sichuan, la rivero Minjiang torentas sudorienten kaj enfluas en la basenon de Chengdu, poste la fluo subite malrapidiĝis en la gubernio Guanxian, en kiu ofte okazis inundo, kaj la Irigacia Sistemo de Dujiangyan konstruiĝis ĝuste en ĝi.La ĉefa konstruaĵo de la Irigacia Sistemo konsisitas el 3 partoj de akvoapartiga baraĵo, enfluejo kaj digo.La baraĵo, kun longeco de ĉirkaŭ 3000 metroj, kiel spado kuŝanta en la rivera mezo, dividis la riveron Minjiang en du partojn. La orienta parto, nomata interna rivero, servas al irigacio, dum la okcidenta parto, la ekstera rivero, servas al inunda elkonduko kaj navigo. La enfluejo troviĝas supre de la interna rivero. Ĝi konstruiĝis eltraĉize sur monto, kun boteloapertura formon kun longecon de 80 metroj kaj larĝeco de 20 metroj kaj, povas aŭtomate regi la kvanton de akvo en fluanta en irigacian kanalon. La digo troviĝanta inter akvoapartiga baraĵo kaj enfluejo altas nur 2 metrojn super la riverujo. Kiam la akva kvanto de la interna rivero tro grandiĝis, la inundo kunportanta grandan nombron da sablo kaj ŝtonetoj aŭtomate superfluis en inundan kanalon trans la digo, kaj influas tra la eksera rivero.

Projektado kaj konstruado de la Irigacia Sistemo de Dujiangyan montras saĝecon de la antikva ĉina popolo. En la konstruado Li Bing ordonis al la laborantoj hakfaligi bambuojn, el kiuj oni faris grandajn korbojn kaj enmetis ŝtoneojn en ilin. Per suramasigo de tiuj korboj oni konstruis akvoapartigan baraĵon meze de la rivero. Tiam por traĉizi la enfluejon oni ne havis dinamiton. Li Bing ordonis al laborantoj suramasigi lignojn sur la monta roko kaj bruligi ilin por varmigi la rokon, kaj poste oni akvumis la rokon. Pro varma vatigo kaj malvarma kuntiriĝo la roko aŭtomate fendiĝis. Por mezuri la akvonivelon kaj regi akvan kvanton de la interna rivero Li Bing sendis laborantojn gravuri 3 homstatuojn el ŝtono kaj instali ilin en akvon de la interna rivero kiel markon, por observi la akvonivelon. Tiel la 3 ŝtonaj homoj iĝis la plej antikvaj akvonivelaj mezurilojn en la mondo.

Ekkonstruado de Irigacia Sistemo de Dujiangyan estis pli frua ol tiu de la Granda Muro de la dinastio Qin je kelkdekoj da jaroj. La Grand Muro servis ĉefe al rezisto kontraŭ invado de la nordaj naciecoj, kaj nun jam perdis sian originan funkcion, dum la Irigacia Sistemo de Dujiangyan konstruiĝis laŭ la natura kondiĉo, ĝi favoras navigadon kaj irigacion eĉ nun kaj faris la ebenaĵon de Chengdu "naturdotita lando". De pli ol 2000 jaroj la Irigacia Sistemo de Dujiangyan ĉiam ludas sian aktivan rolon kaj restas kiel monumento en la akvoutiliga historio de la mondo.

Por memori meriton de Li Bing kaj lia filo, posteuloj respekante ilin kiel reĝojn, konstruis templon de la du reĝoj apud la Irigacia Sistemo. Poste en la koroj de homoj Li Bing kaj lia filo iom post iom sanktiĝis. En 1974 en riverujo de la ekstera rivero de la Irigacia Sistemo oni elfosis ŝtonan statuon kun longecon de ĉirkaŭ 3 metroj. Laŭ surgranvuritaj ideogramoj oni konkludis, ke la statuo estas ĝuste Li Bing, gravurita en la 2-a jarcento. La statuo, kun alta ĉapelo kaj du manoj ĉe la sino, en longa robo kaj jada zono, montras trankvilan kaj aplomban sintenson de dojeno, kaj ĝi plene reflektas respekton de la tiamaj homoj al Li Bing.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto