Vizitu Forumon

Industrio de kupraj metiartaĵoj en urbo Tongling

(GMT+08:00) 2013-03-21 09:27:01     Redaktoro:Ĝoja

Nun la korporacio Yuancheng enkondukas amason da verkaĵoj de artistoj por krei pli da kupraj metiartaĵoj per lernado. Cheng Yuan diris:

"Nun nia urbo Tongling havas bazon por la industrio. Laŭ mi oni devas enkonduki verkaĵojn de artistoj, kiel sinjoroj Wu Weishan, Li Xiangqun, Zheng Chenggang kaj Han Meilin. Ni celas konstrui la urbon kiel internacian urbon faman pro kupra skulptado."

Kiel la korporacio Yuancheng, multe da grandskalaj entreprenoj faras programojn pri kupraj metiartaĵoj kaj invitas talentulojn. Ankaŭ la limigita korporacio Xinjiuding estas unu el ili. Zheng Dongping, ĝenerala direktoro de Xinjiuding diris:

"Nun nia korporacio konstruas internacian zonon de la industrio, kaj ni invitas artistojn kaj desegnistojn loĝi ĉi tie por verkado".

Novembre de 2012 okazis la dua ĉina internacia ekspozicio pri kupraj metiartaĵoj. Ĝi temas pri "fandado de bronza civilizacio", varbis pli ol 600 kuprajn metiartaĵojn kaj finfine selektis 35 verkaĵojn kaj ilin metis en la internacia zono por ekspozicio.

Brita skulptisto Zheng Fu'an sciigis la raportiston, ke li duafoje partoprenis en la ekspozicio, kaj la plej granda impreso estas, ke la industrio de kupraj metiartaĵoj de Tongling marŝas al la mondo.

Nun en Tongling, troviĝas kelkdek entreprenoj pri kupraj metiartaĵoj, ili senĉese ekspluatas diversajn metiartaĵojn, ankaŭ desegnas kaj finas amason da grandaj kupraj skulpturoj. Tongling fariĝas la influa urbo kun kupraj metiartaĵoj.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto