Vizitu Forumon

Elstara natursciencisto Shen Kuo

(GMT+08:00) 2013-03-21 18:24:48     Redaktoro:esperanto

Shen Kuo vivis en la ĉina disnatio Song de la 11-a jarcento. Li estis unu el la elstaraj natursciencistoj de ĉinio. Fama brita fakulo pri scienca historio Joseph Lee nomis lin la plej elstara personulo en la tuta ĉina scienca historio kaj lian faman verkon Notoj en Mengxi monumento en la ĉina scienca historio.

Kvankam Shen Kuo mem ne sin okupis ekskluzive pri scienca esplorado, tamen li erudiciis kaj dum longa tempo laboris kiel oficisto respondeca pri astronomia observado kaj ellaborado de kalendaro. Tio havigis al li la ŝancon vojaĝi diversloken kaj observi ĉie astronomiajn kaj geografiajn fenomenojn, vaste kolekti diversflankajn sciojn kaj atenteme esplori ilin.

La esploraj kampoj de Shen Kuo estis tre vastaj. Li faris elstarajn atingojn en astronomio, geografio, matematiko, fiziko, biologio, medicino, akvoutiligo, arkeologio kaj aliaj flankoj.

Ĉiuj tiuj liaj atingoj koncentre legiĝis en lia fama verko Notoj en Mengxi, kiun li verkis en sia maljunaĝo.

La libro Notoj en Mengxi estas enciklope dieca majstra verko konsistanta el 36 volumoj. Ĝi notis serion da atingoj gajnitaj de la ĉinoj deantikvece en scienco, tekniko, produktado, vivo kaj aliaj flankoj. Ĝi okupas ekstreme gravan lokon ne nur en la ĉina sciencteknika kaj kultura historio sed ankaŭ en la monda sciencteknika kaj kultura historio.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto