Vizitu Forumon

Frititaj Ovoj kun Tomato

(GMT+08:00) 2013-04-10 15:17:22     Redaktoro:Shanshan

Kion mi montros ĉe la unua? Post du-taga pripenso, mi finfine fokusas al tiu ĉi plado, la plej vaste konata frandaĵo de ĉinoj. Ŝekspiro diris, ke mil spektantoj vidas mil diversajn Hamletojn, dum mi opinias, ke dek mil homoj kuiras dek-mil specojn da Frititaj Ovoj kun Tomato. Eĉ se ĉiuj homoj kuiras laŭ la sama rimedo, la gustoj de la pladoj estu malsamaj pro diversaj kuir-kutimoj, diferenco de ujoj, iloj kaj krudaĵoj. Tamen ĝenerale dirite, la plado aperas en du gustoj, dolĉa kaj sala. Nu mi prezentu tiun kun sala gusto. Se iu volus provi la dolĉan, ne maltrankviliĝu, mi malkovros la "sekreton" ĉe la fino. Elektu la al-vi-plaĉan guston!

【Materialoj】: tomato 1, ovoj 3, kuir-oleo 1 teo-kulereto, salo 3g, sojo 2 teo-kuleretoj 

1. Tranĉu la tomaton en pecojn, kirlu la ovojn en likvaĵon.

2. Enmetu la kuir-oleon en poton. Kiam la oleo sufiĉe varmiĝas, verŝu la ovolikvaĵon.

3. Fritu la ovomiksaĵon kiel pecojn.

4. Enmetu tomato-pecojn kaj fritu ilin ĝis la tomato-pecoj moliĝas kaj suko fluas el ĝi. 

5. Enmetu 3g-on da salo, 2 teo-kulerojn da sojo kaj iom da akvo. Post unu-minuta fritado, la plado estas preta. 

———————Demandoj kaj respondoj————————

1. Demando: Ĉu oni senŝeligas la tomaton dum kuirado?

Shanshan: Laŭ via plaĉo, se la ŝelo ne plaĉas al vi. Jen estas mia rimedo por senŝeligi tomaton. Metu la tomaton en varman akvon je 80 gradoj C, post 10 mitutoj la ŝelo estos facile forpelebla.

2. Demando: Mi preferas la dolĉan guston, kion fari? Ĉu la salo ankoraŭ estas bezonata?

Shanshan: En la ĉinaj pladoj, se la gusto de la plado estas dolĉa, la salo ĝenerale bezonatas. Ĉar salo povas altiri la dolĉan guston. La recepto estas tute sama kompare kun la sala, nur tio, enmetu du teo-kuleretojn da sukero anstataŭ da sojo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto