Li estis honorita per la Premio Ossaka en 2004 pro la agado en KAEM kaj pro la eldono de "Raportoj": Ekde la jaro 1998, li verkas serion de "Raportoj el Japanio" - ĉiun jaron li eldonas volumon pri la antaŭa jaro. En 2011, la numero atingis 14.
![]( /mmsource/images/2013/04/26/hori3002.jpg)
(Hori Jasuo en la jaro 2008)
En 2009 li iniciatis Societon por parkere kanti la himnon Espero en klopodo antaŭenigi parkeran scipovon de la Esperanto-himno kaj per tio doni al la esperantistoj pli da memfido pri ilia Esperanto-kapablo. Kome li faris plurajn prelegturneojn en Francio, kien li denove vojaĝis en septembro 2011, ĉirkaŭ la temo: "Japanio post la katastrofo okazinta en marto 2011". De la 11-a de marto 2011 li regule informadis la esperantistaron pri la evoluo de la situacio en Japanio kaj raportadis rektajn spertojn. Ĉiuj raportaĵoj aperis sur la retejo de SAT[2].
1 2