Vizitu Forumon

Esperantista anatomio: la familio Zamenhof (1)

(GMT+08:00) 2013-05-10 16:39:35     Redaktoro:Ding Xiaosong

Leono ZAMENHOF, (ps. Lozo, Zetel, Elzet), polo, d-ro, frato de Zamenhof, kuracisto de malsanoj de gorĝo, oreloj kaj nazo. Naskita 31-a de oktobro 1875 en Varsovio, mortis 7-a de februaro 1934 en Varsovio. Ampleksa faka verkado: ekz. „Historio de medicino" kun biografioj, aforismoj kaj anekdotoj (en pola lingvo): E-isto de 1898. Partoprenis en ĉiuj okazaĵoj de la loka E-movado. Fondinto de ES „Konkordo" en V. Kelkan tempon estis vicprezidanto de PES. L. K. kaj korespondanto de la Akademio, ĉefkunlaborinto de L. M. Red. de „P E-isto", 1908-13. Li verkis multajn originalajn poemojn. Kiel apartaj libroj eliris liaj tradukoj: „Aspazio" de Swietochowski; „Protesilas kaj Laodamia" de Wyspianski; „Mia Liro" (kolekto) kaj aliaj.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto