Vizitu Forumon

Esperantista anatomio: Lee Chong-Yeong

(GMT+08:00) 2013-05-31 17:37:20     Redaktoro:Ding Xiaosong

LEE Chong-Yeong (naskiĝis la 13-an de februaro 1932, mortis la 4-an de julio 2008 en Daegu) estis korea esperantisto kaj honora membro de UEA. Li studis ĉe la universitatoj Yeungnam (Koreio), Havajo kaj Harvard (Usono) kaj doktoriĝis en la universitato Kobe (Japanio) pri komerca ekonomio. Li estis ĉefo de la merkatuma grupo de la UNorganizo pri Nutraĵoj kaj Agrikulturo, emerita profesoro de la Ŝtata Universitato Kyungpook (Koreio) kaj orda profesoro de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino.

Lee Chong-Yeong lernis Esperanton aŭtodidakte en 1948, esperantistiĝis en 1949 kaj estis prezidanto de Korea Esperanto-Asocio (KEA) en jaroj 1994-95, prezidanto de UEA en jaroj 1995-1998, denove prezidanto de KEA (1998-2001) kaj vicprezidanto de UEA (2001-2004). Kiel prezidanto de UEA li distingiĝis kiel dinamika kaj iniciatema gvidanto, kies plena sindediĉo al Esperanto, sincereco kaj persona ĉarmo faris lin amata de ĉiuj. Li kuniniciatis la unuan Nitobe-simpozion en la Universala Kongreso en Prago en 1996 kaj la Manifeston de Prago, kiu - subskribita de pli ol 13000 esperantistoj - plu restas la gvida dokumento pri la celoj de la Esperanto-movado. En 1996 prezidanto Lee lanĉis Kampanjon 2000, kiu kune kun la Manifesto de Prago katalizis senteblan pliaktivigon en UEA kaj la cetera movado.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto