![]( /mmsource/images/2013/04/10/d0e676a1581b44d9a5f37d838eaf4154.jpg)
Chuan-plado estas ĝenerala nomo de la pladoj en Sichuan-provinco. Ĝi estas unu el la 8 ĉefaj pladserioj de Ĉinio. En antikveco, pro la danĝero de la vojoj de Sichuan-provinco kaj riĉaj produktoj tie, la popolo tie disvolvis siatrajtan kulturon de trinko kaj manĝo.
Chuan-plado jam havas pli ol 2000-jaran historion kaj pli ol 4 000 specojn. Inter ili estas 1 000 specoj ofte viditaj en bankedo. Chuan-plado amplekse uzas askalonon, zingibron, kajenan pipron, anizon, kapsikon kaj aliajn kondimentojn kaj altatentas spicadon. La klasika gusto de chuan-plado miksite konsistas el saleco, dolĉo, acideco, sensenteco, pikeco kaj amaro.
1 2 3